Novaĵoj (Aprilo 27)

(GMT+08:00) 2016-04-27 17:57:41     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio malakceptas raporton de Pentagono pri libereco de navigacio; Turkio plue akceptos siriajn rifuĝintojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio marde urĝis Usonon montri respekton al suvereneco kaj sekureco de aliaj landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la deklaron en regula gazetara konferenco, kiam ŝi laŭ peto komentis la jaran raporton pri libereco de navigacio, kiun publikigis la usona Departemento de Defendo en la 25a de aprilo. Laŭ la Raporto pri Libereco de Navigacio por la Fiska Jaro 2015, la usonaj militistoj faris la agadojn "libereco de navigacio" kontraŭ 13 landoj kaj regionoj pasintjare, inkluzive de Ĉinio, Hindio kaj Indonezio.

La Departemento de Defendo diris en sia retejo, ke tiuj agadoj celis konservi la rajtojn, liberecon kaj laŭleĝan uzon de la maro kaj aerspaco, garantiitajn al ĉiuj nacioj sub internacia leĝo.

Laŭ la raporto usonaj agadoj pasintjare defiis la pretendojn de Ĉinio pri jurisdikcio super aerspaco super la Ekskluziva Ekonomia Zono kaj restriktojn al la flugo de fremdlandaj aviadiloj tra la Aer-Defenda Identiga Zono super la Orienta Ĉina Maro.

Hua diris, ke Ĉinio rimarkis la raporton de Usono. La esenca celo de la raporto estas antaŭenigi la unuflankan proponon de Usono per forto kaj devigo. Ŝi aldonis, ke tiuj agoj de Usono intencas regi maran ordon kaj reflekti ĝian logikon de hegemonio kaj esceptecon en ĝia traktado de internacia leĝo, kiun ĝi uzas en oportuna situacio kaj forlasas en malfavoraj kondiĉoj.

Marde en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia pola paralelulo Witold Waszczykowski faris interparolon pri disvolvado de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Pollando estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Centra kaj Orienta Eŭropo, kaj Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Pollando kaj volas intensigi kunlaboron sub la iniciato de la Zono kaj Vojo, infrastruktura kunligo, kaj industria produktkapablo, kaj plifortigi kulturajn kaj interhomajn interŝanĝojn. Wang vokis al la du flankoj subteni alt-nivelan komunikadon por pliigi reciprokan fidon kaj firmigi la duflankan strategian partnerecon.

Waszczykowski diris, ke Pollando, kun unika geografia pozicio, volas antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj fortigi alt-nivelan partoprenon kaj kunlaboron en ĉiuj kampoj kun Ĉinio.

Wang ankaŭ resumis al Waszczykowski la demandon de la Suda Ĉina Maro, rilatajn historiajn faktojn kaj la starpunkton de Ĉinio.

Waszczykowski esprimis subtenon de Pollando al la politiko de Ĉinio, ke rilataj disputoj devas esti solvitaj per dialogo kaj intertraktado.

Marde koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke la forta tertremo en Ekvadoro mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj, kaj pli ol 20 miloj da homoj senhejmiĝis. La lando bezonas helpajn materialojn. La ĉina registaro, kiu jam liveris du milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo, liveris plu materialojn je la valoro de 60 milionoj da juanoj por helpi la suferintojn.

Marde en azerbajĝana ĉefurbo Bakuo, vizitanta turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke Turkio severe batos internacian terorismon kaj plue akceptos siriajn rifuĝintojn. Tiutage la turka trupo refoje bombardis militan celon de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato en norda Sirio kaj mortigis 11 ĝiajn membrojn.

En la inaŭguro de la 7a Tutmonda Forumo de Alianco de Civilizacioj de UN en Bakuo, Erdogan diris, ke post eksplodo de la siria interna milito, Turkio jam akceptis tri milionojn da siriaj rifuĝintoj, kaj por tio Turkio elspezis pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Turkio plue malfermos sian pordon al siriaj rifuĝintoj kaj ne forpuŝos sian respondecon kiel iuj aliaj landoj. Li avertis, ke oni ne devas kunligi terorismon kun islamo, ĉar ankaŭ islamanoj estas suferantoj de terorismo.

Eksa vicprezidento Riek Machar, opozicia gvidanto de Sud-Sudano, marde revenis al la ĉefurbo Jobao kaj ĵuris enoficiĝon kiel nova vicprezidento de la lando.

Machar diris en ceremonio de la enoficiĝo, ke sekureco kaj stabileco kaj ekonomia disvolvado estas la ĉefa tasko de Sud-Sudano. Li emfazis, ke la procezo de nacia repacigo estas tre grava kaj bezonas komunajn klopodojn de ĉiuj homoj.

La saman tagon, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante la enoficiĝon de Machar. Li alvokis, ke la lando formu transiran registaron de nacia unuiĝo. La deklaro diris, ke la reveno kaj enoficiĝo de Machar signis, ke Sud-Sudano eniris la novan periodon de efektivigo de la paca interkonsento.

La kuvajta novaĵ-agentejo raportis marde, ke la jemena intertraktado en Kuvajto eniros la esencan fazon.

La raporto diris, ke la intertraktado inter partioj de Jemeno en Kuvajto atingis pozitivan progreson. Reprezentantoj de la jemena registaro, la grupo Houthi kaj eksa prezidento Ali Abdullah Saleh atingis unuanimecon sub la mediacio de Sheikh Ahmed, speciala sendito de UN al Jemeno. Ĉiuj partioj konsentis, ke la intertraktado komencos la esencan fazon merkrede.

La 26a de aprilo estas la 30a jariĝo de la akcidento de Nuklea Centralo de Chernobyl. Tiutage ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris parolon, dirante, ke oni devas memorigi perdon kaj doloron alportitajn de la nuklea akcidento. La Ĝenerala Asembleo de UN okazigis memorigan kunvenon pri tio.

Ban diris, ke la nuklea akcidento de Chernobyl alportis seriozajn humanitarajn, mediajn, sociajn kaj ekonomiajn perdojn kaj eĉ influis koncernajn regionojn kaj la mondon. La 30a jariĝo donis al ni la ŝancon por tiri lecionojn kaj pripensi la procezon de rekonstruo. Oni devas refoje danki tiujn laborantojn, kiuj dediĉis siajn sanon eĉ vivon por trakti la sekvojn de la akcidento.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis kunvenon sub la titolo "Internacia kunlaboro kaj kunordigo por plifortigo de esploro kaj malpliigo kaj forigo de la sekvoj de la nuklea akcidento de Chernobyl". Reprezentantoj el Belorusio, Ukrainio, Rusio kaj koncernataj landoj kaj regionoj faris parolojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin