Rezervejo de grandaj pandoj en Sichuan-provinco

(GMT+08:00) 2016-04-28 08:54:26     Redaktoro:Selena

Chengdu Shangbao / DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La rezervejo de grandaj pandoj, inkluzive de Wolong-naturparko, Siguniangshan-monto kaj Jiajinshan-monto, kun la areo de 9 245 kvadrataj kilometroj, troviĝas en Sichuan-provinco. Ĝi kovras 12 guberniojn de Chengdu-urbo, Ya'an-urbo, Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Subprovinco kaj Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco.

La rezervejo de grandaj pandoj en Sichuan-provinco estas unu el varmaj lokoj pri biodiverseco, difinitaj de la fondaĵo Konservado Internacia. En tiu senco ĝi estas vivanta muzeo. Tie estas pli ol 10 000 specoj de altklasaj plantoj kaj vivas raraj bestoj, ekzemple grandaj pandoj, orharaj simioj kaj budorkasoj.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin