Sonĝo de fromaĝeja estro Liu Yang

(GMT+08:00) 2016-04-28 10:07:21     Redaktoro:Li Lu


La fromaĝo el romantika Francio ofte donas al homoj sentojn de dolĉo kaj feliĉo. Kiam ĉino el antikva orienta Ĉinio renkontiĝis kun brila franca kulturo, ĉino povas gustumi bongustan francan fromaĝon. La viro, kiu interrilatas al du landaj kulturoj, estas nomata kiel Liu Yang. Li lernis en Francio 6 jarojn, lia sonĝo estas malfermi fromaĝejon en Ĉinio. En hodiaŭa programero, bonvolu koni lin kune kun mi.

Malfermi la sonĝon de fromaĝo.

La renkontiĝo de Liu Yang kun fromaĝo estas iom opereca. Antaŭ ol li lernis en Francio, li laboris kiel inĝeniero enlande. Poste, li decidis profunde lerni eksterlande kaj elektis tute malsaman fakon.

Komence, Liu Yang havis saman opinion kun aliaj ĉinaj eksterlandaj studentoj, nome recevi diplomon kaj reveni hejmlokon por gajni pli multajn salajrojn. Sed lian planon rompis fromaĝo. Tiutempe, li vivis en vilaĝo, kiu nomiĝas Santo-Pietro-di-Venaco, lia najbaro havas multajn ŝafojn kaj funkciigas fromaĝejon.

Kiam Liu Yang vizitis sian najbaron, oni ofte invitis lin gustumi la manfaritan fromaĝon el ŝaflakto. Kiam unuafoje li gustumis la fromaĝon, lin tuj ravis la bongusto de fromaĝo. Tiam, li profunde falis en amon al fromaĝo. La najbaro tre fervore instruis lin kiel fari la fromaĝon, sub lia helpo, Liu Yang tre rapide ellernis manfari fromaĝon. Tiutempe, Liu Yang jam lernis en Francio 5 jarojn, li volis ŝanĝi sian laboran planon kiam li revenos hejmloken. Li volis havi sian meman karieron, sed ne labori por aliaj. Subite, li enpensis: kial li ne funkciigu fromaĝejon? Kiam li fine faris decidon, li lernis unu jaron en speciala fromaĝa lernejo. Poste, li revenis al Pekino kaj komencis krei sian fromaĝejon.

En la jaro 2007, Liu Yang revenis hejmen, post unujara preparado, li malfermis sian meman fromaĝejon en 2009. La nomo de lia fromaĝejo estas "Pekina Blua Fromaĝejo". Ĉar bluo estas lia plej ŝatata koloro kaj la koloro de fama bluvejna fromaĝo ankaŭ estas blua. La bongusto de liaj fromaĝoj ricevis altajn laŭdojn. Multaj ambasadorejoj, fremdlandaj lernejoj, okcidenstilaj restoracioj kaj komercejoj aĉetas fromaĝojn en lia fromaĝejo.

Liu Yang opinias:

"Laŭ mia opinio, kutimigi ĉinajn aĉetantojn al la veraj fromaĝoj estas pli bone ol adapti nin al aĉetantoj. Ĉinoj povos akcepti la guston de franca fromaĝo, ili nur bezonas tempon."

Nuntempe, mildaj fromaĝoj estas ŝatataj de aĉetantoj, sed por la fortaj ankoraŭ mankas aĉetantoj. Vizaĝe al la akcepta povo de la ĉinoj, Liu Yang havas plenan fidon. Nun, li ne nur vendas fromaĝojn, sed ankaŭ popularigas fromaĝan kulturon, fromaĝajn manĝmetodon, kuiran rimedon kaj dividas la ĝojon el fromaĝo.

Kvankam Liu Yang vizaĝas al multaj malfaciloj, tamen li havas optimisman sintenon. Li diris:

"Fari fromaĝojn estas mia laboro, kvankam estas malgranda fromaĝejo, tamen mi sentas, ke ĝi havas plenajn sencojn, ĉar ĝi eble estas la unika manstila fromaĝejo. Mi esperas, ke ĝi povos fariĝi signo kaj marko, kaj pli kaj pli multaj ĉinoj povos manĝi veran fromaĝon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin