Novaĵoj (Aprilo 28)

(GMT+08:00) 2016-04-28 16:24:09     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto parolis en kunveno de eksterlandaferaj ministroj de la Konferenco de Interreago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio; usona Federacia Rezervo tenas nunan interezprocenton de federacia fonduso. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la malferma ceremonio de la kvina kunveno de eksterlandaferaj ministroj de la Konferenco de Interreago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIFKMA).

Lia parolado koncernas la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo kaj la Sudan Ĉinan Maron. Parolante pri la nuklea demando, Xi reasertis la plenan respekton de Ĉinio al la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN kaj ĝian devontigon al sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekto de paco kaj stabileco de la duoninsulo kaj solvado de demandoj per dialogo kaj intertraktado.

Li urĝis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni, eviti provokon kaj revenigi la nuklean demandon al vojo de dialogo kaj intertraktado kiel eble plej frue.

La prezidanto diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉas al paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro, kaj samtempe ĝi firme defendas siajn suverenecon, rajtojn kaj interesojn. Ĉinio volas pace solvi la disputojn per amika interkonsiliĝo kaj dialogo kun la rekte koncernataj landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede promesis antaŭenigi politikajn kaj sekurecajn kunlaborojn kun Indonezio.

Li diris en renkontiĝo kun Luhut Panjaitan, indonezia kunordiga ministro pri politikaj, leĝaj kaj sekurecaj aferoj, ke Ĉinio volas labori kun Indonezio por fortigi multnivelajn interŝanĝojn kaj pliigi reciprokan fidon.

Luhut marde ĉeestis la kvinan kunvenon de la mekanismo de dialogo inter ĉina kaj indonezia vicĉefministroj.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ flankoj konsentis pliigi sekurecan kunlaboron en la kampoj de defendo, batalo kontraŭ terorismo, leĝ-plenumado, narkotaĵa regado kaj la Interreto.

La ĉina ĉefministro pozitive taksis la nunan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio, dirante, ke la du landoj havas komunajn interesojn, kaj estas granda potencialo por kunlaboro. Li aldonis, ke la sana kaj stabila disvolvado de la interrilatoj ne nur havas gravan influon sur rilatojn inter la du popoloj kaj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, sed ankaŭ servas kiel signalo al paco kaj stabileco de la regiono kaj kiel movforto de ekonomia kresko en Azio.

Ĉinio plibonigos kvaliton kaj instalaĵojn de edukado en kamparaj lernejoj per rimedoj por redukti la grandecon de klasoj kaj malpermesi trodensan loĝatecon en dormejo.

Laŭ deklaro publikigita merkrede post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, la kampoj por plibonigo inkluzivas kvaliton kaj materialojn de instruado en ĉiuj kamparaj regionoj, dum en la malplej evoluintaj centraj kaj okcidentaj regionoj ankaŭ lerneja tagmanĝo kaj centra hejtado estas prioritatigitaj.

Iuj kamparaj lernejoj havas klasojn, ĉiu kun preskaŭ 100 lernantoj, pro nesufiĉeco de instalaĵoj kaj manko de instruistoj. Krome, dormejo kun la grandeco de vivoĉambro estas dividita de 30 lernantoj.

La deklaro diris, ke la kutimo de dekoj da lernantoj sur longa lito en internulejoj devas esti eliminita, kaj post 2018 ne estos plu trograndaj klasoj. La dokumento promesis plivastigi la programon pri plibonigo de nutrado, trejni pli da instruistoj kaj konstrui pli da superaj mezlernejoj ekipitaj per Interreto.

La centra registaro nuligos lernokotizon de superaj mezlernejoj por malriĉaj lernantoj, kaj laŭgrade rezignos lernokotizon de lernantoj de mezgradaj profesiaj lernejoj. En 2020, la malneta kvanto de registritaj lernantoj de superaj mezlernejoj espereble atingos 90%.

Merkrede antaŭtagmeze la unua grupo da ĉinaj helpmaterialoj atingis Ekvadoron, kiu estis trafita de tertremo. Je la 8a horo kaj 40 minutoj laŭ la loka tempo, ĉartita aviadilo transportanta helpmaterialojn atingis internacian flughavenon de la ekvadora ĉefurbo Kito, kaj tiam okazis simpla transdona ceremonio en la flughaveno.

Unua vicprezidanto de la ekvadora parlamento Rossana Alvarado diris, ke ŝi tre dankas la ĉinan registaron pro la ĝustatempaj helpmaterialoj, kaj tio estas granda helpo al la suferintoj.

Merkrede Usona Federacia Rezervo proklamis subteni la interezprocenton de federacia fonduso inter 0,25% kaj 0,5%, dirante, ke ĝi plu alte atentos inflacian indicon kaj tutmondan ekonomian kaj financan situacion.

Tiutage la Federacia Rezervo publikigis deklaron, dirante, ke kvankam malrapidiĝas la ekonomia kresko de Usono post marto, tamen la labormerkato pliboniĝas, stabile kreskis efektiva enspezo de civitanoj, la fido de konsumantoj restas sur alta nivelo, kaj pliboniĝas la bienaĵa merkato.

La Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj merkrede samtempe adoptis rezoluciojn pri pac-konstrua arkitekturo, liverante novan impeton al la grava klopodo por daŭripova paco en la sistemo de UN.

La rezolucioj reasertis la rolon de la Pac-konstrua Komisiono, akcesora organo de la Ĝenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio, en alporto de strategia metodo kaj kohereco al pac-konstruaj penadoj.

La rezolucioj ankaŭ petas la Pac-konstruan Komisionon labori pli flekseble kaj ludi la rolon kiel ponto inter la Ĝenerala Asembleo, la Sekureca Konsilio kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Samtempe ili vokis striktan kunordigon kaj kunlaboron inter la Pac-konstrua Komisiono kaj la Sekureca Konsilio pri pac-konstruaj demandoj.

Pac-konstruado estas interveno, kiu estas dezajnita por malebligi la komencon aŭ rekomencon de perforta konflikto per kreado de daŭripova paco.

La Pac-konstrua Komisiono estas interregistara konsultiĝa institucio, kiu subtenas pacajn penadojn en landoj travivintaj konflikton, kaj estas grava aldono al la kapablo de la internacia komunumo en la vasta pac-tagordo.

Merkrede en Moskvo okazis la unua Ĉina-Rusa Forumo pri Disvolvado kaj Sekureco de Retspaco. Lu Wei, estro de la ĉina ŝtata oficejo pri interreta informo kaj Igor Shchyogolev, asistanto de rusa prezidento ĉeestis la forumon kaj faris parolojn.

La forumo estis organizita de la Ĉina Asocio de Retspaca Sekureco kaj Rusa Unio de Sekura Interreto kaj havis la temon "Perspektivo de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en Inform-Komunika Tekniko". Pli ol 300 registaraj reprezentantoj, entreprenistoj kaj erudiciuloj de la du landoj ĉeestis la forumon kaj diskutis pri interreta sekureco, persona privateco kaj antaŭgardo kontraŭ retaj krimoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin