Fokusoj de la Semajno (Apr.29)

(GMT+08:00) 2016-04-29 15:02:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde instigis la internacian komunumon tiri lecionojn el la nuklea katastrofo de Ĉernobilo, la plej grava nuklea akcidento en la homa historio, por fortigi nuklean sekurecon.

La ĝenerala sekretario diris en sia mesaĝo por la 30a datreveno de la nuklea akcidento de Ĉernobilo, ke la akcidento kondukis al nova konscio de sekurecaj demandoj kaj al gravaj plibonigoj en la reguligo de nukleaj centraloj de la tuta mondo.

Ban diris, ke tiu datreveno donas ŝancon por resumi eltiritajn lecionojn, pripensi la renormaligan procezon kaj denove alte taksi la heroajn penojn de la unuaj reagantoj, kiuj rapidis al la difektita reaktoro en la 26a de aprilo 1986 kaj oferis sian sanon kaj eĉ la vivojn por savi aliajn.

Ĉernobilo estas loko plena de teruraj memoroj en norda Ukrainio. Granda etendaĵo da tero ĉirkaŭ la nuklea centralo estis difinita kiel malpermesita zono, kaj la aliro de ordinaraj homoj estas malpermesita post la katastrofo, kiu okazis antaŭ 30 jaroj.

Usona prezidento Barack Obama konfirmis lunde dum sia vizito en Germanio, ke Usono sendos 250 militistojn al Sirio por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

En parolado dum la vizito al la Hanovra Komerca Foiro, Obama diris, ke li aprobis la aldonon de maksimume 250 usonaj personoj al Sirio, inkluzive de membroj de specialaj trupoj, por pluigi la tendencon de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

La nova plano pliigos la nombron de usonaj ne-batalaj armeanoj en Sirio ĝis 300. Ĉirkaŭ 50 usonaj armeanoj estis senditaj al Sirio en la lasta jaro, kiuj laŭdire respondecas pri servoj de konsultado kaj trejnado al lokaj trupoj en ilia batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Obama ankaŭ alvokis pli da penadoj de eŭropaj landoj kaj membroj de NATO. Li aldonis, ke li diskutos pri la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato kun gvidantoj de Germanio, Francio, Britio kaj Italio dum renkontiĝo en Hanovro.

Ĉirkaŭ 20 ĉinaj kaj germanaj urboj lunde alianĉiĝis en la Hanovra Foiro por akceli komunikadon kaj kunlaboron inter la du landoj. Laŭ la Ĉina-Germana Industri-Urba Alianco, ambaŭ flankoj faros grandajn klopodojn por akceli komunan disvolvadon en moderna industrio kaj industri-servaj sektoroj de la aliancanoj. Jam 18 industriaj urboj, inkluzive de 11 ĉinaj urboj kaj 7 germanaj aliĝis al la alianco.

Li Xiaosi, ĉina sendito al Germanio, diris en la malferma ceremonio, ke la starigo de la alianco ebligas al la du flankoj plibonigi sian kunlaboron en inteligenta produktado kaj struktura transformado kaj altgradigi industriojn.

Li Yong, vicdirektoro de la Invest-Akcela Oficejo de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke la proviz-flankaj strukturaj reformoj celas plibonigi la kvaliton de ĉinaj produktoj kaj ĉiuflanke modernigi la industrion. Li aldonis, ke la starigo de la alianco plifortigos la kunlaboron inter urboj kaj inter kompanioj de la du landoj.

Matthias Machnig, ŝtata sekretario de la germana Federacia Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kaj Energio, asertis, ke la kunlaboro inter la germanaj kaj ĉinaj kompanioj sur la regiona nivelo estas tre grava kaj la Ĉina-Germana Industri-Urba Alianco certe akcelos la kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin