Junuloj maturiĝas por mem gvidi trejnkursojn

(GMT+08:00) 2016-04-28 15:53:35     Redaktoro:Pluveta

Jen foto de la partoprenintoj en la 22a Seminario pri Aktivula Maturigo kadre de la Internacia Junulara Festivalo. Tiu seminario okazis simbioze kun aranĝo de TEJO kadre de programo de Eŭropa Junulara Trejnado (ETEY) kun celo trejni grupon de estontaj trejnistoj. Tiu programo havos sian sekvon en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Wroclaw tuj antaŭ la UK en Nitro. Tie la 17 homoj el Pesaro kompletigos sian trejnadon, kaj en la lastaj du tagoj tuj praktikos siajn lernaĵojn gvidante aron da sesioj por deziremaj kongresanoj. Tiu aranĝo same portos AMO-numeron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin