Novaĵoj (Aprilo 29)

(GMT+08:00) 2016-04-29 18:25:29     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping akcentis plifortigi reformadon de kamparo; Ĉinio adoptis leĝon pri transmaraj neregistaraj organizoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lastatempe en vilaĝo Xiaogang de la gubernio Fengyang de Anhui-provinco, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis kunsidon pri reformado de la kamparo kaj faris gravan parolon. Li akcentis ke prospero de la lando dependas de fortigo de agrikulturo, beleco de la lando dependas de la kampara beleco kaj riĉo de Ĉinio dependas de riĉo de kamparanoj. La demando pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj estas gravito de ĉefaj laboroj de la partio, ni fortigos reformadon de la kamparo sub nova situacio, fortigos kunordigon de la urboj kaj la kamparo, ĉiuflanke efektivigos politikojn favorajn al la kamparo, akcelos stabilecon de agrikultura bazo, harmonion kaj stabilecon de kamparo kaj riĉigon de kamparanoj.

La kunsido okazis en la 25a ĉi-monate dum vizito de Xi en Anhui-provinco. Xi akcentis, ke post reformado kaj malfermo, la kampara reformado alportis grandajn ŝanĝiĝojn de agrikultura produktado, kamparana vivo kaj kampara aspekto. Tiuj grandaj ŝanĝiĝoj vidigis al la kamparanoj brilan perspektivon kaj firmigis ilian fidon sekvi la partion sur socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj. Oni devas longtempe persisti kaj plibonigi sukcesajn praktikojn kaj spertojn en kampara reformado.

Xi diris, ke nun agrikulturo estas malforta parto de moderniga konstruado kaj kamparo estas malfrotaĵo de bonhaveca socio, la tuta partio devas ĉiam alte atenti la demandojn de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, firme fari ĉi-rilatajn laborojn kaj plue atingi progresojn. Solvi kontraŭdirojn kaj demandojn de la disvolvado de kamparo kaj agrikulturo fundamente dependas de profundiga reformado. La ĉefa laboro por profundigi kamparan reformadon estas bone trakti rilatojn inter kamparanoj kaj la agro. La plej granda politiko estas persisti kaj perfektigi bazan administran sistemon de la kamparo, persisti en kolektiveco de la tero, persisti en baza pozicio de familia administro kaj persisti en stabila kontraktita respondeco de la agro.

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio ĵaude posttagmeze adoptis novan Leĝon de Administro al Enlandaj Aktivecoj de Transmaraj Neregistaraj Organizoj. La leĝo validiĝos en la 1a de januaro 2017.

En 2014 kaj 2015 la leĝprojekto estis dufoje prezentita al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso por ekzameno.

La leĝo difinas, ke la transmaraj neregistaraj organizoj povas entrepreni aktivecojn en kampoj de ekonomio, eduko, scienco, kulturo, higieno, sporto, media protekto kaj almozdono, tamen ili ne devas sin engaĝi en la komerca, politika kaj religia aktivecoj.

Laŭ difino de la leĝo, laŭleĝaj aktivecoj de la transmaraj neregistaraj organizoj estas protektataj, kaj koncernaj departementoj de diversnivelaj registaroj devas liveri necesan oportunon kaj servon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying ĵaude diris en Pekino, ke Usono, kun la preteksto de "libereco de navigacio", intervenis en disputadon pri teritoria suvereneco ĉe la Suda Ĉina Maro.

Hua diris, ke Ĉinio ĉiam respektas kaj subtenas veran liberecon de navigacio, konforman al la internacia leĝo, tamen firme oponas agadon, kiu damaĝas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio sub la preteksto de libereco de navigacio.

Ĵaŭde en Pekino inaŭguriĝis la 5a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Konferenco de Interreago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio. Reprezentantoj el la membroj kaj observantoj de la konferenco, kaj respondeculoj de koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj, sume pli ol 40 homoj partoprenis en la kunveno. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la kunvenon kaj publikigis ĉefteman parolon.

Wang montris, ke post la fondiĝo, la Konferenco de Interreago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio faris apartajn kontribuaĵojn por akceli interfidojn kaj kunlaborojn de diversaj landoj, kaj esplori sekurecan kaj disvolvan vojojn por diversaj landoj laŭ iliaj propraj trajtoj kaj komunaj interesoj.

Wang emfazis, ke sekureco de Azio dependas de protekto de la membroj, disvolvado de Azio dependas de komuna klopodo de la membroj, kaj estonteco de Azio dependas de komuna kreado de la membroj.

Ĵaŭde la 22a altaranga interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj fermiĝis en Singapuro. En gazetara konferenco post la interkonsiliĝo ĉina eksterlandafera vicministro Liu Zhenmin diris, ke Ĉinio kaj landoj de la Asocio, ĉu en regiona kunlaboro, ĉu en la demando pri la Suda Ĉina Maro, havas pli multe da komunaj interesoj ol da diverĝoj; Ĉinio kaj tiuj landoj havas volon, kapablon, kaj rimedojn por teni la Sudan Ĉinan Maron stabila kaj paca.

Liu Zhenmin sugestis, ke ĉiuj partioj unuanime opinias, ke la Deklaracio pri Kondutoj de Partioj en la Suda Ĉina Maro ankoraŭ estas la komuna fundamento de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por teni la Sudan Ĉinan Maron stabila kaj paca, kaj oni devas garantii, ke la Deklaracio efike plenumiĝu, surmara kunlaboro pliprofundiĝu, kaj interfido inter ĉiuj partioj pliiĝu; deflankiĝo for de la Deklaracio kondukos al malbona rezulto.

Ĵaŭde la sudkorea novaĵagentejo Yonhap, citante informon de la sudkorea armeo, diris, ke posttagmeze Nord-Koreio refoje provis pafi mezdistancan balistan misilon "Musudan", tamen laŭkonjekte tiu ĉi provpafo fiaskis.

Laŭ informo de la sudkorea armeo, je ĉirkaŭ kvardek minutoj post la sesa en ĵaŭdo laŭ la seula tempo Nord-Koreio pafis objekton kvazaŭ misilon "Musudan" en Wonsa de Gangwon-do, tamen laŭkonjekte la objekto tuj poste falis teren.

La 15an de ĉi monato la sudkorea armeo asertis, ke en la mateno de tiu tago Nord-Koreio pafis unu mezdistancan balistan misilon "Musudan" ĉe la orienta marbordo de la Korea Duoninsulo, sed oni supozis, ke la pafo ne sukcesis.

La mezdistanca balista misilo de Nord-Koreio "Musudan", kunportata de aŭtomobilo, havas aŭtomatan pafsistemon. Ĝia pafdistanco estas inter 3 000 ĝis 4 000 kilometroj. La pafdistanco kovras Sud-Koreion, Japanion kaj la militan bazlokon de la usona armeo sur la insulo Guam en okcidenta Pacifiko.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin