Novaĵoj (Majo 02)

(GMT+08:00) 2016-05-02 17:02:34     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke komplete plenumiĝos eksperimentoj pri la anstataŭigo de transakcia imposto per aldonvalora imposto; Diversaj landoj celebris Internacian Tagon de Laboro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La eksperimentoj pri la anstataŭigo de transakcia imposto per aldonvalora imposto komplete plenumiĝos ekde la 1a de majo. Por efike fari diversajn laborojn de la eksperimentoj la retejo de la ĉina registaro en la 30a de aprilo publikigis la "Sciigon Eldonitan de la Ŝtata Konsilantaro por Efike Komplete Fari Eksperimentojn pri la Anstataŭigo de Transakcia Imposto per Aldonvalora Imposto".

La sciigo diras, ke komplete fari eksperimentojn pri la anstataŭigo de transakcia impost per aldonvalora imposto estas grava enhavo de la nuna struktura reformado, precipe de la provizflanke struktura reformado; ĉiuj regionoj, ĉiuj sekcioj nepre konceptu la gravan signifon de la kompletaj eksperimentoj pri la anstataŭigo de transakcia imposto per aldonvalora imposto; kaj tiuj regionoj kaj sekcioj estu alte atentataj pri la afero, unuiĝu en penso, kaj plie fortigu organizadon kaj gvidadon pri la eksperimentoj.

La Internacia Tago de Laboro estas festo por tutmondaj laborantoj. Diversaj landoj celebris la tagon per diversaj manieroj kaj aktivadoj.

Tiutage en diversaj lokoj de Rusio okazis celebraj manifestacioj. La urbestro de Moskvo, reprezentantoj de Moskva Sindikata Federacio, studentoj, maljunaj soldatoj kaj preskaŭ 100 miloj da moskvaj civiluloj partoprenis en la manifestacio.

Laŭ la tradicio, en Internacia Tago de Laboro ĉefaj francaj sindikataj organizoj okazigis manifestaciojn en Parizo. La ĉeftemo de ĉi-jara manifestacio estas Opono kontraŭ Reformado de Franca Labora Leĝo.

Dimanĉe invitite de irana prezidento Hassan Rouhani, sudkorea prezidento Park Geun-hye atingis Teheranon, la ĉefurbo de Irano, kaj komencis 3-tagan ŝtatan viziton al Irano. Tio estas la unua vizito de sudkorea prezidento al Irano post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Dimanĉe la siria armeo deklaris, ke oni longigos la militpaŭzon en Damasko kaj Orienta Gouta.

Citante la deklaron de la siria armeo, siria novaĵ-agentejo raportis, ke la militpaŭzo estos longigita je 24 horoj, por eviti, ke la ekstremisma organizo kaj la opozicia militanto kun prekteksto atakos civilulojn.

Tamen kelkaj opoziciaj sekcioj de Sirio rifuzis la militpaŭzan proponon prezentitan de la siria armeo. Dimanĉe la opoziciuloj Libera Siria Armeo publikigis deklaron, oponante la militpaŭzon en difinita regiono.

Dimanĉe usona mediato raportis, ke kurierŝipo kun pli ol 700 pasaĝeroj marŝis de haveno Miami de Usono al kuba ĉefurbo Havano. Tio estas la unua komerca kurierŝipo marŝanta de Usono al Kubo post pli ol 50 jaroj.

Laŭ raporto de usona televidstacio Fox, la kurierŝipo nomata Addonia apartenas al la kompanio Carnival, ĝi kurieras 7 tagojn kaj atingos Havanon en la 2a de majo. Poste ĝi veturos al Santiago kaj Cienfuegos de Kubo. Estontece la kurierŝipo Addonia veturos al Kubo dufoje ĉiumonate.

Decembre de 2014 Usono kaj Kubo deklaris restarigi normaligon de la duflankaj rilatoj. Julie de 2015 la du landoj oficiale restarigis diplomatiajn rilatojn, tamen Usono ankoraŭ ne ĉiuflanke senigis duonjarcentan blokadon al Kubo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin