Monda kultura heredaĵo---Tri paralelaj riveroj en Yunnan-provinco

(GMT+08:00) 2016-05-04 16:58:26     Redaktoro:Selena

El: Shui Xiaojie/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Tri paralelaj riveroj estas Jinsha-rivero, Lancang-rivero kaj Nujiang-rivero, kiuj originas el Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo kaj paralele fluas pli ol 170 kilometrojn en Yunnan-provinco de la nordo ĝis la sudo. Ili fluas tra Dandanglika-monto, Gaoligong-monto, Nushan-monto kaj Yunling-monto, formante malofte vidatan kaj mirindan geografian pejzaĝon de tri paralelaj riveroj sen kunfluejo. Inter tiuj tri riveroj, la plej mallonga distanco laŭ rekta linio inter Lancang-rivero kaj Jinsha-rivero estas 66 kilometroj kaj tiu inter Lancang-rivero kaj Nujiang-rivero estas malpli ol 19 kilometroj.

En la regiono de la tri riveroj estas trovitaj multaj pejzaĝoj, ekzemple alpaj montoj, valoj, glaciejoj, alt-ebenaĵoj, marĉejoj, arbaroj kaj lagoj, je altitudo de 760 ĝis 6 740 metroj. Aparte sublimaj estas 118 neĝkovritaj montoj kun diferencaj alto kaj formo. Akompanate de tiuj estas virga arbaro kaj dissemitaj glaci-eroziaj lagoj. Ĉefpinto de la monto Meili je la altitudo de 6 740 metroj estas kovrita de antikva glaciejo. La kristala glaciejo etendiĝas de la montsupro ĝis arbaro ĉe la vilaĝo Mingyong je la altitudo de 2 700 metroj. Ĝi estas grandioza kaj rara moderna musona mara glaciejo, kiu havas malaltan latitudon kaj altitudon. Dum la pasintaj dek mil jaroj tibetanoj rigardas la monton Meili kiel sanktan monton kaj neniu rajtas surgrimpi la monton sen permeso. Cetere la plej granda kaj plej kompleta Danxia-terformo troviĝas en la monto Laojun de la urbo Lijiang.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin