Saluton de TEJO por la dua filmkonkurso "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2016-05-03 18:10:36     Redaktoro:Ĝoja

 

Ni estas ege ĝojaj je bondeziro al vi okaze de la konkurso TEO KAJ AMO, kiu estas fierinda agado por nia movado.

Do, mi estas Juliana Evandro, vicprezidanto de TEJO kaj ankaŭ estrarano pri kulturo, kaj mi volas danki al Ĝoja, al Olga kaj ankaŭ al la vicurbestro de la urbo HangZhou por la apogo al tiu ĉi grava konkurso.

Saluton, mi estas Ariadna, estrarano pri landa,regiona, scienca kaj faka agadoj en TEJO kaj mi vere ŝatas tiun ĉi konkurson ĉar ĝi instigas al esperantistoj, al la kulturo en Esperantujo kaj al la valoroj kiujn oni povas krei kun tiuj ĉi filmomaterialoj. Ĝoja kaj Olga multe laboras en tiu ĉi konkurso jam por la dua fojo kaj ili ricevu speciale nian apogon kaj ĉiuj partoprenontoj ankaŭ ricevu nian specialan dankon por ebligi tiun ĉi en Ĉinio. Ni deziras sukceson al la konkurso kaj daŭran vivigon.

Fakte, TEO estas unu elstara elemento de la ĉina kulturo kaj havi konkurson kun tia temo bone montras la rolon de Esperanto kiel kultura ponto kiel diskonigo de diversaj kulturoj tra nia internacia lingvo. Kaj kiel amiko de Ĉinujo kaj kiel prezidanto de la TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO, mi Michael Boris Mandirola bondeziras la plejan sukceson al la Konkurso TEJO kaj AMO la plean bonsperton al ĉiuj partonprenantoj.

Koran Dankon kaj Sukceson! Ĝis!

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin