Nov-Zelando esperas altrangigi liberkomercan interkonsenton

(GMT+08:00) 2016-05-03 15:51:48     Redaktoro:Xiong Linping

Marde en la konstruaĵo de la parlamento nov-zelanda ĉefministro John Key faris paroladon titolitan "Nov-Zelando kaj la Mondo", opiniante, ke la regiono Azipacifiko estas tre grava por la venonta ekonomia evoluado de Nov-Zelando, kaj esperas kune kun Ĉinio altrangigi liberkomercan interkonsenton.

En la parolado John Key menciis, ke en 2008 Nov-Zelando subskribis kun Ĉinio liberkomercan interkonsenton, kaj ĝi estas la unua liberkomerca interkonsento inter evoluinta lando kaj Ĉinio. Per tio Ĉinio fariĝis grava komerca partnero. La giganta populacio, senĉesa kresko de meza klaso kaj aliaj faktoroj en Ĉinio alportis al la monda ekonomio senprecedencan rapidecon kaj kreivecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin