Demisio de Stefano Keller

(GMT+08:00) 2016-05-04 16:10:29     Redaktoro:Pluveta

La 22-an de aprilo Stefano Keller anoncis sian demision de la estrarposteno pri Eksteraj Rilatoj. Keller klarigis en sia demisia letero, ke la demisio okazis pro diversaj kialoj. Plie, li jam plenumis sian taskon pri la ĉi-jara raporto de la Estraro de UEA kaj ne ĉesos agadi por la afero de Esperanto, sed pluaktivos ekster la kadroj de la Estraro. Jen estos la tuta demisia letero:

Mi informas vin per tiu ĉi mesaĝo pri mia demisio – pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa – el mia estrara funkcio/ofico ĝis nun plenumita kiel estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj, hodiaŭ anoncita al la Estraro, Ĝenerala kaj Vica Ĝenerala Direktoroj de UEA.

Mian taskon pri la aktuala estrarraporto mi jam plenumis, mian raportan parton jam liveris al la Prezidanto de UEA kaj ĝi estas je dispono ankaŭ ĉe mi.

Mia foriro el la Estraro ne signifas ke mi ĉesas ĉiun aktivecon kaj kunlaboron kadre de UEA, mi restas esperantisto, aktiva membro de la asocio, daŭrigos miajn agadojn en la movado, kaj laboros ekster ĝi por la lingvaj rajtoj de ĉiuj, por la disvastigo kaj uzo de la internacia lingvo, Esperanto, laŭ la homaranisma mesaĝo de L. L. Zamenhof.

Mi estos je la dispono de la nova estrarano pri eksteraj rilatoj por respondi al eventualaj demandoj ligitaj al tiu ofico kaj laboro, kaj por helpi tiun personon en la enoficiĝo.

Kun koraj salutoj,

Stefano Keller

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin