Novaĵoj (Majo 04)

(GMT+08:00) 2016-05-04 17:59:26     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la kunveno de estroj el la plej altaj juĝejoj de Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo; Okazis la 19a kunveno de financaj ministroj kaj bankaj estroj el 10 + 3. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede la kunveno de estroj el la plej altaj juĝejoj de Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo okazis en la urbo Suzhou de la provinco Jiangsu, Ĉinio.

En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo Xi Jinping esprimis varman gratulon al la kunveno kaj sinceran bonvenigon al la honoraj gastoj el diverslandaj altaj juĝejoj.

Xi rimarkigis, ke tiu ĉi kunveno, kun la ĉeftemo "justico de tutmonda informadika epoko", faras diskutadon ĉirkaŭ justica reformo kaj justica justeco, kaj tio havas gravan signifon por la interŝanĝo kaj kunlaboro de la internacia justico kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo.

Marde en Pekino ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, laosa prezidanto Boungnang Vorachith.

Xi Jinping bonvenigas, ke Boungnang Vorachith faras oficialan amikan viziton al Ĉinio. Xi diris, ke ĝenerala sekretario Boungnang Vorachith estas bona kaj malnova amiko de ĉina popolo, kaj de longa tempo okupiĝas pri disvolvado de amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso. Li vizitas Ĉinion tuj post enoficiĝo kiel la plej alta gvidanto de Laoso. Tio montras, ke laosaj partio, registaro kaj li mem alte atentas la duflankajn rilatojn. Ĉinio aplaŭdas tion. Li emfazis, ke sub la nova situacio, la du flankoj devas garantii la fortan tendencon pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj, kapti la malfacile akireblajn ŝancojn, alportitajn de sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj, ekspansiigi vastecon kaj profundecon de la kompleta strategia kunlaboro de Ĉinio kaj Laoso.

Boungnang Vorachith esprimis sian ĝojecon pro la unuafoja renkontiĝo kun ĉina prezidanto Xi Jinping post sia enoficiĝo kiel plej alta gvidanto de Laoso. Li tute konsentis proponojn de Xi Jinping pri pluapaŝa disvolvado de partiaj kaj ŝtataj rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio. Li diris, ke 2016 estas signifoplena jaro por la dulandaj rilatoj. La du landoj kune organizos serion da aktivadoj por celebri la 55an datrevenon pri establo de diplomatiaj rilatoj de la du landoj. La nova gvidantaro de Laoso ĉiu-flanke heredos kaj disvolvos tradician amikecon, kaj longtempan stabilan kaj ĉiu-flanke kunlaboran partnerecon kun ĉinaj partio, registaro kaj popolo. Laoso klopodos antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn, por ke tiuj floru kaj fruktu senhalte.

De la 1a ĝis la 3a de majo, invitite de Martin Schulz, prezidanto de Eŭropa Parlamento, Qiangba Puncog, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio vizitis Eŭropan Parlamenton. Li renkontiĝis kaj interparolis respektive kun Martin Schulz, prezidanto de Eŭropa Parlamento, la unua vicprezidanto Antonio Tajani, kaj gvidantoj de aliaj partioj kaj organizoj.

Qiangba Puncog diris, ke disvolva tendenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo estas bona, la du flankoj pozitive komunikiĝas pri disvolva strategio, kaj la enhavoj de la kvar partneraj rilatoj pri paco, kresko, reformo kaj civilizacio estas pli kaj pli riĉaj. Leĝdonaj institucioj de Ĉinio kaj Eŭropo ofte faras interŝanĝojn kaj kunlaboroj de la du flankoj glate funkcias.

Marde la 19a kunveno de financaj ministroj kaj bankaj estroj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio (10 + 3) okazis en Frankfurto, Germanio. La kunveno dum la diskutado turnis sian atenton ĉefe al la makroskopa ekonomia situacio de la mondo kaj regiono, kaj al financa kunlaboro ene de la mekanismo "10 + 3", kaj poste publikigis Komunan Deklaracion de la 19a Kunveno de Financaj Ministroj kaj Bankaj Estroj el la Mekanismo "10 + 3".

La ĉina delegacio, gvidata de ĉina financa ministro Lou Jiwei, konsistanta el reprezentantoj de la ĉinaj Financa Ministerio, Popola Banko, Eksterlandafera Ministerio kaj Honkonga Mona Aŭtoritato, ĉeestis la kunvenon. Lou Jiwei prezidis la kunvenon.

En la kunveno Lou Jiwei deklaris, ke por plifortigi kapablan konstruadon de institucioj kaj scian kundividon en la regiono "10 + 3" la ĉina registaro establos la Ĉinan Konfidofonduson por Teknika Helpo kun la sumo de tri milionoj da usonaj dolaroj kadre de la Makroekonomia Esplora Oficejo de ASAN kaj Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, kaj per tio eblos garantii, ke la regionaj makroekonomio kaj financo estu stabilaj.

Siria armeo publikigis deklaron marde, ke en la sama tago kelkaj armitaj fortoj lanĉis grandskalan atakon al siria norda urbo Halep. Pluraj loĝkvartaloj suferis bombardadon, kiu kaŭzis morton de kelkdek homoj.

Tiutage renkontiĝinte kun Staffan de Mistura, vizitanta speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Sirio, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris al mediatoj, ke internacia subtena grupo pri Sirio eble okazigos kunvenon por diskuti kiel liveri helpon al Staffan de Mistura, kiu nun faras penadon por antaŭenpuŝi restariĝon de la paca intertraktado. Lavrov diris, ke nur la sirianoj povas decidi sian sorton. Mistura emfazis, ke oni devas ĉesigi ĉiajn agadojn, kiuj damaĝos la batalhalton.

Marde unu alta oficisto de la Transamerika Organizo pri Sano diris, ke ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj en Ameriko riskas infektiĝon de la viruso Zika.

Tiutage en gazetara konferenco okazinta en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, respondeculo de tiu ĉi organizo pri Zika diris, ke tiuj landoj, en kiuj en la pasintaj 15 jaroj iam aperis la febro Dengo kaj la febro Chikungunya, frontos al danĝero de la viruso Zika; tio signifas, ke de Mezameriko ĝis la nordo de Argentino, ankaŭ inkluzive de la kariba regiono, do en la plejparto de Ameriko, probable aperos epidemio. Tiu ĉi respondeculo diris, ke ĝis nun jam 37 landoj kaj regionoj raportis pri kazoj de la viruso Zika.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin