La ĉinaj civitanoj ĝuas plenan liberecon je religia kredo

(GMT+08:00) 2016-05-05 19:39:22     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe la Usona Komisiono pri Internacia Religia Libereco publikigis jaran raporton de 2016. Ĝi denove listigis Ĉinion en la "ŝtatoj precipe atentataj". Pri tio Hong Lei, la proparolisto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la gazetara konferenco de la 5a de majo, ke Ĉinio postulas, ke Usono ĉesigu interveni, profite de religia problemo, en la internajn aferojn de Ĉinio.

"Usono, spite al objektiva fakto, aperigas tian raporton de jaro al jaro, kaj distordas kaj atakas la religiajn politikon kaj staton de Ĉinio. Al tio Ĉinio kategorie malkonsentas. Ni postulas, ke Usono respektu fakton, forĵetu antaŭjuĝon, objektive kaj juste traktu la religian politikon kaj la religian liberecon de Ĉinio, kaj ĉesigu interveni, profite de religia problemo, en la internajn aferojn de Ĉinio."

Hong Lei diris, ke la ĉina registaro plene respektas kaj laŭleĝe garantias de la civitanoj la liberecon je religia kredo; kaj la ĉinaj civitanoj laŭleĝe ĝuas plenan liberecon kaj rajton je religia kredo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin