Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de la rusa Dumao

(GMT+08:00) 2016-05-05 20:50:49     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 5a de majo en la Popola Granda Halo en Pekino la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Sergey Naryshkin, la prezidanto de la rusa Dumao.

Antaŭ ĉio Xi Jinping petis, ke Naryshkin transdonu lian sinceran saluton al prezidento Putin. Xi diris, ke la altnivela evoluado de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Rusio konformas al la komuna deziro de la dulandaj popoloj, adaptiĝas al la bezono de la dulandaj evoluado kaj vigliĝado, kaj akomodiĝas al la historia fluo de monda paco, disvolvo, kunlaboro kaj kungajno. Xi rimarkigis, ke li kaj Putin jam havigis al si la komunan konvinkon: la ĉefaj taskoj de la du landoj en la posta periodo estos tio, ke la du landoj transformu la avantaĝojn de politikaj rilatoj en atingojn de pli multe da praktikaj kunlaboroj kaj internaciaj kunlaboroj, kaj pli bone faru feliĉon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj.

Naryshkin transdonis la bonan deziron de prezidento Putin al prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Rusio prenas la disvolvon de la rilatoj kun Ĉinio kiel la prioritatan direkton en la diplomatiaj aferoj; nuntempe la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio restas en la plej alta nivelo de la historio, kio estas ne nur ekzemplo de internaciaj rilatoj, sed ankaŭ grava faktoro por defendi la mondajn pacon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin