Novaĵoj (Majo 05)

(GMT+08:00) 2016-05-05 17:00:11     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio kaj Laoso volas pliprofundigi kunlaboron; Usono kaj Rusio atingis interkonsenton pri batalhalto en Aleppo de Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Laoso merkrede promesis plifortigi duflankan kunlaboron kaj parlamentajn interŝanĝojn.

La promeso estis farita dum la renkontiĝo inter ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj vizitanta laosa prezidanto Bounnhang Vorachit en la Granda Popola Halo en Pekino

Li aklamis la nunan disvolviĝon de la ĉina-laosaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio volas pliigi politikan reciprokan fidon, antaŭenigi la efektivigon de duflankaj kunlaboraj programoj kaj fortigi interŝanĝojn kaj dividon de spertoj pri disvolvado. Li ankaŭ vokis al la du flankoj plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri regionaj kaj internaciaj aferoj.

Bounnhang diris, ke duflankaj teknikaj kaj komercaj kunlaboroj kun Ĉinio faris gravan kontribuon al la socia kaj ekonomia disvolviĝo de Laoso. Laoso volas pligrandigi la duflankan kunlaboron kaj efektivigi la kunlaborajn projektojn, ekzemple la laosa-ĉinan fervojan konstruadon. Li diris, ke Laoso ankaŭ aktive partoprenas en la Mekanismo de Lancang-Mekonga Kunlaborado, kiu komenciĝis en la komenco de tiu ĉi jaro.

Ĉi tiu jaro signas la 25an datrevenon de la starigo de la rilatoj de dialogo inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Bounnhang diris, ke Laoso bonvenigas al Li viziti Laoson kaj ĉeesti ĉijarajn kunvenojn de gvidantoj pri orientazia kunlaboro, kiuj okazos laŭ plano en Vjentjano. Laoso ankaŭ preparas la memorfestan pintkunvenon por la 25a datreveno de la rilatoj de dialogo inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio por antaŭenigi regionan kunlaboron.

Ĉinio kaj Laoso merkrede publikigis komunan deklaron, resumante atingojn de la vizito de laosa prezidanto Bounnhang Vorachith al Ĉinio. La du flankoj urĝas ĉiujn koncernatajn landojn pace solvi disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo.

La komuna deklaro diris, ke la du landoj unuanime opinias, ke daŭrigo de paco, stabileco, kunlaboro kaj disvolvado konformas al komunaj interesoj de la regionaj landoj, kaj urĝas ĉiujn koncernatajn landojn pace solvi disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo, komplete kaj efike efektivigi la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, firme antaŭenigi konsiliĝon, kaj frue akordiĝi pri Kondutkodo de Partioj en la Suda Ĉina Maro surbaze de konsento.

La Nacia Instituto de Internacia Strategio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj merkrede publikigis la Bluan Libron de Azi-Pacifiko: Raporto pri Azi-Pacifika Disvolvado 2016, dirante, ke Trans-Pacifika Partnereco ne povas esti la modelo de komerca regularo en Azi-Pacifiko.

La blua libro diris, ke Usono estas la ĉefa motoro de la intertraktado pri Trans-Pacifika Partnereco, kaj ĝi estas evidente pli kapabla ol ĉiuj aliaj partioj en la intertraktado kaj ellaboro de reguloj, tial la usona valoro karakterizas kondiĉojn koncernajn al ne-tradiciaj diskuttemoj. Pro intensa rivalado inter Usono kaj aliaj landoj, konkretaj kondiĉoj de diversaj temoj fine estos la rezultoj de kompromiso de diversaj partioj kaj ne povas esti la modelo de rilata komerca regularo de Azi-Pacifiko kaj eĉ de la tuta mondo.

Merkrede la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke Usono kaj Rusio jam atingis interkonsenton pri batalhalto en Aleppo kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj por mildigi la streĉan situacion en Sirio. Tiutage la siria armeo deklaris, ke la provizora batalhalto en Aleppo komenciĝos ĵaŭde.

Mark Toner, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris en la deklaro, ke ekde la validiĝo de la batalhalta interkonsento malmultiĝis perfortaj agadoj en Aleppo, tamen ankoraŭ daŭris la konfliktoj en iuj regionoj. Toner diris, ke Usono kaj Rusio intime akordiĝos kaj fortigos kunlaboron por ke oni kontinue plenumu la batalhaltan interkonsenton en Aleppo. Li diris ankaŭ, ke Usono esperas, ke kiel kunprezidanto de Internacia Laborgrupo pri Batalhalto en Sirio, Rusio donu premon al la siria registaro por ke ĝi plenumu la batalhaltan interkonsenton. Samtempe Usono urĝos la opoziciajn grupojn por ke ili faru la saman.

Merkrede Liu Jieyi, ĉina konstanta delegito en UN, diris, ke eskaladiĝis konfliktoj en iuj regionoj de Sirio, precipe en Aleppo. Li alvokis al ĉiuj sekcioj de Sirio preni la interesojn de la lando kaj la popolo kiel la plej gravan aferon kaj plifrue rekomenci la batalhalton.

Tiutage Liu parolis en la publika kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri la siria problemo, ke nun la urĝa tasko estas tio, ke ĉiuj sekcioj de Sirio domaĝu la situacion de la batalhalto, serioze observu la koncernan rezolucion de la Sekureca Konsilio, efike plenumu la interkonsenton pri ĉesigo de malamikaj agadoj, tuj ĉesigu atakojn al civiluloj kaj humanitaraj instalaĵoj kaj plifrue rekomencu la batalhalton.

Liu diris, ke lastatempe la paca intertraktado en Ĝenevo zigzage antaŭenpuŝiĝas. Diversaj flankoj de la intertraktado atingis unuapaŝajn komunajn konojn pri iuj problemoj. Ĉinio aprobis la gravan rolon de la speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Sirio. Oni devas persisti en politika solvado de la siria problemo, tio estas, ke la siria popolo mem decidu la estontecon de Sirio; UN ludu la rolon kiel ĉefa mediacianto; kaj ĉiuj partioj subtenu la laboron de la speciala sendito de UN.

Ĝeneral-vic-komandanto de la Irana Islama Revolucia Gardistaro Hossein Salami merkrede avertis, ke se Usono kaj ĝiaj aliancanoj minace pasos plu tra la markolo Hormuz, Irano fermos la trairejon.

Salami diris per la nacia televido, "se Usono kaj ĝiaj aliancanoj en la regiono intencas pasi tra la markolo Hormuz, minacante Iranon, ni ne permesas ilian eniron."

Lunde la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei kondamnis la lastatempajn aktivecojn de Usono en la golfa regiono. Li postulis, ke Usono klarigu la decidon pri milita ekzercado en tiu regiono.

Merkrede la plenuma komitato de Palestina Liberiga Organizo decidis oficiale efektivigi la rezolucion sankciitan de la Centra Komitato de la organizo en marto de 2015. Palestino redifinos la rilatojn kun Israelo, inkluzive de ĉesigo de la kunlaboro en politika, ekonomia kaj sekureca kampoj.

En gazetara konferenco, Saeb Erekat, ĝenerala sekretario de la plenuma komitato, diris, ke Palestino faris tian decidon, ĉar Israelo ĉiam ne observis la duflankajn interkonsentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin