Debutis en Usono dokumenta filmo "Ĉina Teo – Panaceo de la Oriento"

(GMT+08:00) 2016-05-06 21:12:07     Redaktoro:Ĝoja

Vespere de la 25a de aprilo en la usona Georgia Publika Brodkasta Stacio okazis ceremonio por publikigi la dokumentan filmon "Ĉina Teo – Panaceo de la Oriento".


Parolas Steve Carey, vicdirektoro de la usona Georgia Publika Brodkasta Stacio

Konfueca Instituto sub la usona Universitato Kennesaw kunlaboris kun la usona Georgia Publika Brodkasta Stacio, kaj la usona Fonduso Freeman kaj la konfueca instituto helpis finance kaj kune produktis la filmon.


Doktoro Lance Askildson parolas

Je 19:00 komenciĝis la ceremonio. Unue vicdirektoro de la usona Georgia Publika Brodkasta Stacio sinjoro Steve Carey salutis kaj dankis la ĉeestantojn, li ankaŭ kore dankis laborantojn por la filmo. Vicprovosto de Universitato Kennesaw, respondeca pri globaj aferoj, doktoro Lance Askildson alte taksis la konfuecan instituton pro ties atingoj en la disvastigo de la ĉina kulturo kaj pro la sukcesa kunlaboro kun la Georgia Publika Brodkasta Stacio. Direktoro de la brodkasta stacio, sinjorino Teya Ryan, en sia salutmesaĝo aparte dankis sinjoron Jin Kehua, direktoron de la konfueca instituto, pro lia forta subtenado al la filmo.


Direktoro de la brodkasta stacio sinjorino Teya Ryan salutas

Por fari la filmon, en 13 monatoj laborantoj sinsekve vizitis ĉinajn Ŝanhajon, Hangzhou-urbon, Lin'an-urbeton, Chaozhou-urbon kaj Pekinon. La filmo konsistas el la 5 ĉapitroj: fonto de teo, specoj de teo, kulturo de teo, saniga rolo de teo kaj evoluado de teo en Usono. Per belaj kaj vivplenaj bildoj, la filmo rakontas pri la mirinda ĉina teo.


Laborantoj parolas pri la filmado


Ĉina Muzika Ensemblo en Atlanta prezentas ĉinan tradician muzikon

Spektante la filmon, ĉeestantoj gustumis ĉinajn teojn kaj manĝaĵojn, ankaŭ ĝuis ĉinan tradician muzikon, prezentitan deĈina Muzika Ensemblo en Atlanta . Je la 20:00 de la 26a de aprilo la filmo estis prezentita de la televida stacio en la kanalo n. 8 por la usona publiko.


Zhu Ying, profesorino de Konfueca Instituto sub Universitato Kennesaw montras te-ceremonion


Studentoj de Konfueca Instituto sub Universitato Kennesaw preparas teon por gastojn


Verda Teo


Gastoj gustumis teon


 Jin Kehua (dekstre), direktoro de Konfueca Instituto sub Universitato Kennesaw

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin