Rakonto pri bongustaĵo de Hainan--- Kokaĵa Rizo

(GMT+08:00) 2016-05-06 09:47:12     Redaktoro:Li Lu

La Kokaĵa Rizo de Hainan havas alian nomon kiel Wenchang Kokaĵa Rizo, protio, ke la ĉefmaterialo de la plado estas Wenchang kokaĵo. Sinjorino Fu Xuefei estas transmara ĉino en Singapuro, ŝi tre ŝatas manĝi Wenchang Kokaĵan Rizon. Kiam Fu Xuefei revenis al Hainan el Singapuro, ŝi ĉiam iras al Yanjiang Restoracio por manĝi ĝin. Ŝi diris al mi, ke dum ĉiujara printempa festo, la transmaraj ĉinoj el Hainan Provinco, tute memoras ĝian guston, la kokaĵo estas grasa sed ne oleoriĉa, kune kun ajla pulpo, papriko kaj mandarineto, estas tre alloga.

"En Singapuro, preskaŭ ĉiuj homoj scias Yanjiang Restoracion. Mi ĉiam gvidas miajn amikojn manĝi kokaĵan rizon tie kaj ili tute estas kontentaj al la gusto."

Wenchang Kokaĵa Rizo originis en la urbo Wenchang de la province Hainan, ĝi enhavas kokaĵon kaj rizon. Sinjoro Fu Guoxin estas fondinto de Yanjiang Restoracio, laŭ lia konigo, en historiaj notoj de Qing Dinastio, jam aperis la registro de Wenchang Kokaĵo.

Kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo, sinjoro Fu Guoxin forlasis gvidantan postenon kaj komencis la starigon de Yanjiang Restoracio. Ĉar li ne nur ŝatis la guston de Wenchang Kokaĵa Rizo sed ankaŭ volis konigi la bongustaĵon al pli multaj homoj. En la jaro 1982, sinjoro Fu sukcese malfermis sian unuan restoracion en Wenchang.

En la farado de la plado estas multe da arto, ekzemple la koko, devas esti 180-taga Wenchang koko. La ĉefadministristo de Yanjiang Restoracio en Haikou kaj filo de sinjoro Fu Guoxin, diris,

"Ĝenerale, la breda periodo de Wenchang koko estas 180 tagoj. En la komencaj 120 tagoj, ni bredas koketojn sur la vilaĝa montodeklivo, ili manĝas insektojn, arbsemojn kaj kokosan pulpon. En la venontaj 60 tagoj, ni bredas ilin en kaĝo kun speciala manĝajo. Ni faras la specialan manĝaĵon kun grajnoŝelo, rizo, arakida rekremento kaj batato. Nur tiele, la Wenchang koko povas esti grasa sed ne oleoriĉa."

Krome, la elekto de bona rizo ankaŭ estas grava. Unue purigu kaj sekigu la rizon, varmigu kuirpoton kun granda fajro, verŝu kokoleon en kuirpoton kaj kirle-frititi kaĉigitan ajlon, poste enmetu rizon kaj senĉese kirlu. Fine aldonu koksupon kaj kovru la kuirpoton ĝis la rizo estas kuirita. Sinjoro Fu Zhiwang diris,

"La farado de rizo ankaŭ bezonas multajn lertecojn, ĝenerale ni unue fritas la rizon kun kokoleo, kaĉigita ajlo, salo kaj koksupo, poste aldonas akvon, salon, koksupon kaj kokoleon por kuiri. Tiele, la kuirita rizo sukcese heredis la tradicion, ĝi do fariĝas la reprezentanto de kokaĵa rizo en Hainan."

Kun la bona lerteco kaj loka Wenchang koko, la kokaĵa rizo de Fu Guoxin ricevis grandan sukceson, li ankaŭ konigis la rizon al Haikou, ĉefurbo de Hainan Provinco. En la jaro 1992, li malfermis Yanjiang Restoracio en Haikou, ĉar lia kokaĵa rizo estas tre vera, do sukcese fariĝas la reprezentanto de kokaĵa rizo en Hainan.

En la jaro 1996, Fu Guoxin registri sian Yanjiang Kokon, kiu fariĝis fama fabrikmarko de Hainan. Sinjorino Fu Xuefei diris, ke la kokaĵa rizo de Yanjiang Restoracio estas la plej bongusta rizo en la mondo.

"Yanjiang Restoracio nun estas tre fama en Singapuro, multaj televidstacioj konigas ĝin. Mi manĝis multajn kokaĵajn rizojn en diversaj restoracioj, mi sole amas la rizon de Yanjiang Restoracio, mi pensas, ke la kokaĵa rizo de Yanjiang Restoracio estas la plej bongusta rizo en la mondo."

Hodiaŭ, la kokaĵa rizo ricevas grandan disvolvon en Malajzio, Singapuro kaj Honkongo, en Singapuro, ĝi eĉ ĝuas la famon de la Manĝaĵo de Nacia Trezero.

Sinjoro Lin Junchun, vicprezidanto de Hainan Kuirarta asocio, diris,

"En la pasinteco, ordinaruloj ne povis ofte manĝi la kokaĵan rizon. Nur komercantoj, altarangaj gvidantoj kaj registaraj servistoj povis ofte manĝi ĝin. Mi ankoraŭ memoras, ke kiam mi estis juna, mi nur povis manĝi unu aŭ du fojojn ĉiumonate."

Hodiaŭ, pli kaj pli multaj homoj zorgas la kokaĵan rizon kaj ĝi ricevas faman titolon: "Ĉina Malnova Firmao".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin