Impona kanjono de la rivero Nujiang en Yunnan

(GMT+08:00) 2016-05-06 09:53:25     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj, Nujiang-kanjono situas en nordokcidenta parto de la provinco Yunnan, Ĉinio. Ĝi estas geografia miraklo de Yaluzangbu-rivero fluanta en sudokcidenton de Yunnan. Ĝi estas monde plej longa, plej mistera, plej ĉarma, kruta kaj primitiva kanjono, titoliĝas kiel "granda kanjono de la oriento" . Hodiaŭ mi gvidu vin eniri en la provincon por kune ĝuu la grandiozan kaj ĉarman pejzaĝon kaj karakterizajn morojn ĉe la bordo laŭ la rivero Nujiang.

La subprovinco Nujiang areanta ĉirkaŭ 14 mil kvadratajn kilometrojn estas terzono vertikale vala, situanta sur la horizonta montaro nordokcidente en la provinco Yunnan. Ĝi estas tereno alta en la nordo kaj malalta en la sudo, formiĝas de alte staranta montaro kaj profunde torentaj riveroj Nujiang, Lancangjiang, Dulongjiang kaj aliaj. Ja pro tio, ke ĝi trovas sin en profunda montaro, oni malmulte metis la piedojn sur la teron, tiel ke ĝia ĉarmo estas for; tamen ja pro la malproksimo, ĝia ĉarmo fariĝas des pli fajna. Ties loĝanto sinjoro Chen Jun tiom laŭdis sian hejmolokon:

"Mia hejmoloko posedas ĉarman pejzaĝon. Homoj estas bonkoraj kaj gastamaj. La ĉarmo kuŝas en la naturo, tute ne artefarita, sed nature dotita."

Sinjoro Zhao Wensheng laboras en turisma agentejo de la subprovinco. Li konigis:

"La tuta Nujiang-kanjono similas al volumenega libro pri humanismo kaj naturascienco. Oni varie profitas el la legado de malsamaj rigardoj ."

Estas vidindejo "Ŝtona Luno", kiu posedas plej mirindan karakteron inter ĉiuj vidaĵoj de Nujiang-kanjono. Malproksime, inter nigrverdaj montĉenoj grandega ŝtona kaverno kiel plena luno alte pendas sur la ĉielo. Tra la kaverno videblas preskaŭ halucinaj nubtavoloj. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, la aparta vidaĵo "Ŝtona Luno" foje funkciis kiel grava termarko por usona generalo Chennault, kiu kondukis aviadistojn, elkursintajn el la surtera pilotado al ĝusta orientiĝo. Pro la signifoplena historio pri amikeco inter Ĉinio kaj Usono, la vidindejo "Ŝtona Luno" estas des pli aparta.

Vintre, la rivero Nujiang aspektas tenera escepte de la vidindejo "Tigra Salto". Tie oni vere tuŝas la imponan torenton: la muĝa torento tempeste levas ondegojn, estas kuraĝigaj kaj animigaj.

Cirkulas bela legendo pri la vidaĵo "Tigra Salto". Oni diras, ke princo, kiu trafis nigran magion de sorĉistino, fariĝis tigro. La trigo sopiris sian belan fiancinon, kaj riske ensaltis sur la riverbordon, kie vivis la belulino. La sincereco kortuŝis Dion, tiel ke la tigro reprinciĝis kaj la geamantoj finfine geedziĝis.

Pro la monta alto kaj rivera torento, ĉe Nujiang ne estis vojoj. Fera ŝnuro ligis ambaŭbordojn de la rivero. Nun, estas kelkaj pendaj pontoj kaj ferkablaj pontoj super la rivero. La saĝaj indiĝenoj, kiuj tra generacioj transiris la riveron per glito sur fera ŝnuro, faris la aventuran trairadon kiel turisman programon. Se vi estus sufiĉe kuraĝa, do provu sub la helpo de indiĝeno. Sinjorino Liu el Pekino ĝoje diris:

"Komence mi estis iomete timema, tamen post dekmetra glito per la ferŝnuro malaperis la timeco. Mi sentas, ke la vizito tie restas neniel vana."

Kien ajn vi iras en la vidindejo, la rivero Nujiang ĉiam torente sekvas vin. En la supra baseno de la rivero tuj ŝanĝiĝas la fluo: la torenta rivero de norda valo enfluas en Bingzhongluo-subgubernion kaj de ties sudo fluas en Dala-subgubernion. Pro multfoja barado de rokoj, la rivero finfine formas duonrondan golfon. Ĝi estas ja la "unua golfo de la rivero Nujiang" . En somero kaj aŭtuno, la fluo de la rivero Nujiang kuras kaj muĝas, impone kaj grandioze; dum en vintro kaj printempo, helas kaj bluas, gracie kaj sentimentale. Sinjoro Li Wanlin estas laboranto de la vidindejo. Li konigis:

"La unua golfo de la rivero Nujiang sin karakterizas per ekstreme granda kurbo. La elstara kurbiĝo nature elstarigas insulon. Sur la vasta kampo orde dislokiĝas vilaĝoj, en kiuj domoj jen aperas jen malaperas inter matenaj nuboj kaj nebuloj."

En la norda fino de la subgubernio Bingzhongluo, kunpremiĝas Gaoligong-monto kaj Biluo-neĝmonto ĉe la fluo de la rivero Nujiang. La du apikaj klifoj vertikale elstaras de la riverobordo al la ĉielo kaj formas grandegan ŝtonpordon 500-metre altan kaj 200-metre larĝan. Tio estas la ŝtonporda pasejo malfacile trairebla.

"La ŝtonporda pasejo estas pompa kaj impona. De malproksime, ĝi aspektas kiel portalo kun klifoj de 500 metroj. Ĝi estas gorĝa pasejo por eniri Tibeton."

Bingzhongluo-subgubernio estas loko kun plej abundaj naturaj pejzaĝoj. Oni titolas ĝin Arkadion "kunloĝatan de homoj kaj feoj". Antaŭ la maldegela neĝmonto sterniĝas flavaj kaj verdaj plantoj, inter kiuj belas grizaj domoj tegole tegmentitaj kun fumoj ŝvebantaj. La plezura kaj paca idilia pejzaĝo allogas homojn, kiuj intencas forfuĝi de karnula mondo kaj sate ĝui la kvieton de la naturo.

Antaŭ pli ol dek jaroj, vojaĝanto kun dorssako venis tien el la provinco Guangdong. Indiĝena onklino kun la familio Ding gastigis lin. Poste, la vojaĝanto laŭdis sur la reto pri la varmo kaj gastamo de tieaj homoj, de tio alkuras tien pli kaj pli multaj vizitantoj. La hejmo de onklino Ding fariĝis hotelo por akcepti turistojn. Ŝi diris:

"Ni jam ricevis gastojn el Malajzio, Japanio, Germanio, Koreio, Britio, Francio, Svislando kaj aliaj pli ol 10 landoj. Iuj venis kelkfojojn."

Karaj amikoj, finiĝis la konigo pri Nujiang-kanjono en Yunnan-provinco.

Dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin