Ĉinio kaj Rusio konsentas pli da parlamenta kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-05-06 12:58:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Rusio ĵaŭde konsentis plifortigi sian parlamentan kunlaboron por pli multe kontribui al la duflankaj rilatoj. La promeso estis farita en la dua kunveno de la kunlabora komitato inter la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio unuflanke kaj la Federacia Konsilio de Rusio kaj la Ŝtata Dumao, la supera kaj malsupera ĉambroj de la rusa parlamento aliflanke.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kaj Sergei Naryshkin, estro de la Ŝtata Dumao, kunprezidis la kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Zhang diris, ke la du flankoj devas preni la 15an datrevenon de la Ĉina-Rusa Bon-najbara Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado kiel ŝancon, antaŭenigi la spiriton de egaleco, reciproka konfido, reciproka subteno, komuna prospero kaj longedaŭra amikeco kaj krei bonan medion por la disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke leĝdonaj organoj de la du landoj devas daŭre subteni la du popolojn elekti sian propran vojon de disvolvado. La du flankoj devas fortigi kunlaboron en leĝdonado kaj superrigardo por subteni la du registarojn fortigi kunordigon pri politikoj kaj planoj de loka kaj industria disvolvado, helpi la registaron solvi problemojn en kunlaboro, kaj liveri pli bonajn juran kaj politikan median.

Naryshkin aklamis fruktodonajn kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du leĝdonaj organoj. Li diris, ke la amika kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj. Li diris, ke la rusa flanko volas bone efektivigi la rezultojn de la dua kunveno kaj fortigi la sinergion de la dulandaj disvolvaj strategioj kaj iliajn kulturajn kaj interhomajn interŝanĝojn kaj edukan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin