Novaĵoj (Majo 06)

(GMT+08:00) 2016-05-06 17:29:22     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de majo, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio konsentas pli da parlamenta kunlaboro; UN liveris dek milionojn da usonaj dolaroj al Sudano por helpi siriajn rifuĝintojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Rusio ĵaŭde konsentis plifortigi sian parlamentan kunlaboron por pli multe kontribui al la duflankaj rilatoj. La promeso estis farita en la dua kunveno de la kunlabora komitato inter la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio unuflanke kaj la Federacia Konsilio de Rusio kaj la Ŝtata Dumao, la supera kaj malsupera ĉambroj de la rusa parlamento aliflanke.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kaj Sergei Naryshkin, estro de la Ŝtata Dumao, kunprezidis la kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Zhang diris, ke la du flankoj devas preni la 15an datrevenon de la Ĉina-Rusa Bon-najbara Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado kiel ŝancon, antaŭenigi la spiriton de egaleco, reciproka konfido, reciproka subteno, komuna prospero kaj longedaŭra amikeco kaj krei bonan medion por la disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke leĝdonaj organoj de la du landoj devas daŭre subteni la du popolojn elekti sian propran vojon de disvolvado. La du flankoj devas fortigi kunlaboron en leĝdonado kaj superrigardo por subteni la du registarojn fortigi kunordigon pri politikoj kaj planoj de loka kaj industria disvolvado, helpi la registaron solvi problemojn en kunlaboro, kaj liveri pli bonajn juran kaj politikan medion.

Naryshkin aklamis fruktodonajn kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du leĝdonaj organoj. Li diris, ke la amika kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj. Li diris, ke la rusa flanko volas bone efektivigi la rezultojn de la dua kunveno kaj fortigi la sinergion de la dulandaj disvolvaj strategioj kaj iliajn kulturajn kaj interhomajn interŝanĝojn kaj edukan kunlaboron.

Ĵaŭde en Romo vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intertraktis kun sia itala paralelulo Paolo Gentiloni.

Wang diris, ke Ĉinio laŭdas la longperiodan pozitivan kaj prudentan politikon de Italio al Ĉinio. La du flankoj respektas kaj subtenas unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj senĉese pliigas la reciprokan konfidon. En la jaro 2014 la dulandaj ĉefministroj sukcese vizitis unu la alian, kio forte akcelis profundan disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Estas glate antaŭenigita la tri-jara agadplano pri fortigo de ekonomia kunlaboro, kaj progresis kunlaboro de la du landoj en energiŝparado kaj mediprotekto, medicina servo, daŭrigebla urbanizado, agrikulturo kaj aerokosmo.

Gentiloni diris, ke rilatoj inter Italio kaj Ĉinio estas bonaj; altnivelaj kontaktoj de la du landoj estas oftaj; kaj aktiva kunlaboro fruktodonas.

La Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj merkrede liveris dek milionojn da usonaj dolaroj al Sudano por helpi milojn da siriaj rifuĝintoj en la lando.

Mohamed Adar, reprezentanto de la alta komisarejo en Sudano, diris, ke la sumo estis transdonita al la Sudana Komisiono de Rifuĝintoj por helpi ĉirkaŭ 100 mil sirianojn en Sudano. Adar rekonis medicinan servon, edukon kaj egalajn laborŝancojn liveritajn de la sudana registaro al la siriaj rifuĝintoj.

Sudano estas unu el la landoj, kiuj akceptis plej multe da siriaj rifuĝintoj. Malsame ol multaj eŭropaj landoj, Sudano liveras al la sirianoj medicinan servon, edukon kaj egalajn laborŝancojn same kiel al siaj civitanoj anstataŭ helpmonon, tial multaj sirianoj preferis rifuĝi en Sudano ĉefe pro tio, ke tie ili povas akiri stabilan laboron kaj senton de sekureco.

Ĉina delegito al la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde vokis al Bosnio-Hercegovino plifirmigi la atingojn en nacia konstruado.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke Bosnio-Hercegovino ĝenerale konservas stabilecon kaj ĝia ekonomio pliboniĝas, kaj Ĉinio bonvenigas la pozitivajn evoluojn, inkluzive de tiuj en la kampoj de politika procezo kaj jurŝtateco.

Wu diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN, ke Ĉinio respektas la sendependecon, suverenecon, nacian unuecon kaj teritorian integrecon de Bosnio-Hercegovino, kaj opinias, ke la lando devas memstare elekti sian disvolvan vojon kaj eksteran politikon. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke diversaj etnogrupoj en Bosnio-Hercegovino aktive plifirmigos la atingojn en la nacia konstruado kaj plene efektivigos la Pacan Interkonsenton de Dayton por akiri pli da progreso en ĉiuj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas senĉese klopodi kune kun la internacia komunumo por fari sian kontribuon al la daŭra paco, stabileco kaj disvolvado de Bosnio-Hercegovino.

La armena registarto ĵaŭde aprobis la leĝprojekton agnoski la sendependecon de Nagorno-Karabaĥo, la enklavo kun granda armena populacio en sudokcidenta Azerbajĝano.

La leĝprojekto, prezentita de du opoziciaj leĝdonantoj, estis sendita al la parlamento por debato. Ĝi estas la rezulto de multflankaj diskutoj inter la armenaj kaj karabaĥaj partioj.

Armenio kaj Azerbajĝano akre disputis pri la montara regiono ekde 1988, kiam la enklavo deklaris sendependecon disde Azerbajĝano kaj aliĝon al Armenio.

Freŝaj konfliktoj eksplodis en la 2a de aprilo. Kvankam batalhalto estis atingita tri tagojn poste, konfliktoj ne ĉesis, ĉar Armenio kaj Azerbajĝano akuzis unu la alian pri malobservo de la batalhalto.

Yury Ushakov, asistanto de rusa prezidento, ĵaŭde diris, ke Rusio ankoraŭ ne decidis pri vizito de prezidento Vladimir Putin al Japanio, ĉar ĝi bezonas fari plu plej altnivelan politikan dialogon kun Japanio.

Tiutage Ushakov diris al mediatoj, ke Rusio kaj Japanio diskutis pri la vizito de Putin al Japanio ekde la jaro 2013. Moskvo ricevis ĉi-rilatan inviton, tamen poste Tokio kelkfoje ŝanĝis la daton de la vizito. Li diris, ke Rusio atendas denovan inviton kaj precizan daton el vizitonta japana ĉefministro Abe Shinzo.

Ushakov diris, ke Putin diskutos pri teritoria problemo kun Abe en vendredo. Se oni volas progresigi la procezon de la problemo, Tokio kaj Moskvo devas fari ankoraŭ pli ol unu interparolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin