Ĉina fotisto Liu Shizhao biciklis laŭ Pekino-Hangzhou-a Kanalo

(GMT+08:00) 2016-05-10 16:13:01     Redaktoro:Ĝoja

Matene de la 5a de majo, 68-jaraĝa fotisto Liu Shizhao en la lastaj 67 tagoj finis sian bicikladon laŭ Pekino-Hangzhou-a Kanalotra pli ol 2 100 kilometroj.

La Granda Kanalo estas la monde plej longa kanalo, ankaŭ unu el la plej anktikvaj kanaloj, kaj ĝi estas uzata eĉ nun. Ĝi havas la historion de pli ol 2 500 jaroj, kaj ĝi sude troviĝas en la urbo Hangzhou kaj norde en Pekino. Survoje de ĝi estas la provincoj Zhejiang, Jiangsu, Shandong kaj Hebei, kaj la municipo Tianjin. Ĝi ligas Haiher-riveron, Flavan Riveron, Huaihe-riveron, Yangzi-riveron kaj Qiantangjiang-riveron, kaj longas je ĉirkaŭ 1 797 kilometroj. La 22an de junio en la jaro 2014, la 38a Sesio de la Monda Konferenco de Heredaĵoj deklaris, ke la ĉina Pekino-Hangzhou-a Kanalo estu en la listo de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj, kaj la kanalo fariĝis la 46a monda heredaĵo de Ĉinio.

Liu Shizhao naskiĝis en la 6a de decembro, 1948. De la jaro 1979 li servis kiel fotisto por la ĉina revuo "Popolo Ĉina". Kaj de la jaro 2000 li respondecis pri la programo "Mondaj Heredaĵoj", kaj jam vizitis ĉinajn heredaĵojn naturajn kaj kulturajn, kiuj estis en la listo de UNESKO.

Antaŭ 35 jaroj Liu Shizhao komencis rilatigi sin kun la Pekino-Hangzhou-a Kanalo. Tiam kiel fotisto Liu Shizhao kaj lia kolego Shen Xingda biciklis de Pekino laŭ la kanalo por vizito. Pasis 404 tagoj, fine ili finis la laboron en la komenco de la jaro 1983. Ili vojaĝis tra 53 gubernioj kaj 77 vilaĝoj, survoje ili intervjuis pli ol mil homojn, kaj biciklis je pli ol 5 mil kilometroj.

"Tiam per biciklo Feige (signifanta kolombon) kun 28-cola radoj ni biciklis. Sur la portilo de biciklo estis niaj pakaĵoj pezaj je pli ol cent ĝinoj. Atinginte iun ajn lokon, unue ni vizitis tiean buroon pri konstruado por peti mapon kaj trovi sekvan itineron, poste ni faris intervjuon kaj fotadon en tieaj historiaj kaj kulturaj pejzaĝoj. Antaŭ pli ol 30 jaroj nia monata salajro kalkuliĝis nur al 43 juanoj, tial ni tranoktis nur en eta loĝejo kaj manĝis nudelojn kaj aliajn malmultekostajn manĝaĵojn." Memorante la pasintecon, Liu Shizhao ridetis kaj diris, ke tio jam estas la plej rara trezoro por li.

En la komputilo de Liu Shizhao troviĝas 5 ĝis 6 dosieroj, titolitaj "Granda Kanalo", kiuj bone konservas dekmilojn da fotoj pri vidindaĵoj kaj la vivo de popolanoj ĉe la kanalo.

En la lastaj 30 jaroj Liu Shizhao fotis grandan nombron da bildoj pri aliaj temoj, sed li neniam lasis la kanalon. La 22an de junio de la jaro 2014, sukcese aliĝis la kanalo al la listo de mondaj heredaĵoj, kaj tio vekis la fortan volon de Liu Shizhao refoje bicikli laŭkanale. Kun helpo de amikoj, la 28an de februaro de Pekino Liu Shizhao komencis sian vojaĝon kaj nun la revo realiĝis.

Aspekte Liu Shizhao estas pli juna ol sia aĝo. Li diris: "Ĉiutage mi biciklis inter la hejmodomo kaj la oficejo, se ne pluvis. Mi jam kutimas tiel 30 jarojn." Tial ĉifoja biciklado ne tro lacigis lin, sed donis al li pli da sentoj. Li diris, ke perdiĝis multaj vidindaĵoj, kiujn li fotis antaŭ 35 jaroj. "Biciklado ne estas malfacila, sed bedaŭra estas tio, ke multaj scenoj jam ne plu ekzistas. Por ni, fotistoj, la bildo fotita ĝuste estas la historio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin