Interparolo kun reĝisoro de "Fulmotondro" ----Wang Yansong

(GMT+08:00) 2016-07-29 09:33:49     Redaktoro:Li Lu

Wang Yansong, fama reĝisoro surscenigis la teatraĵon kune kun Ŝanhaja Teatra Akademio, Ŝanhaja Teatra Arta Centro. Antaŭe, Wang Yansong akiris grandajn sukcesojn per sia reĝisorado de aliaj du famaj verkoj de Cao Yu "Sunleviĝo" kaj "Libera Kampo". Ĉifoje, li refoje ĵetas sian atenton al la senmorta verko de sinjoro Cao Yu. La nova versio de "Fulmotondro" unue prezentiĝis en Ŝanhajo en 2007, ĝis hodiaŭ, ĝi ricevas altajn taksojn. Wan Fang, filino de sinjoro Cao Yu, esprimis, ke la teatraĵo plej fidele konservas originalecon. Ĉifoje, estas la unua fojo, ke la teatraĵo prezentiĝis en Pekino.

Kio estas la novaĵo de la nova "Fulmotondro"? Tio estas la plej atendindaj partoj de la teatraĵo. Wang Yansong esprimis, ke la aranĝo de "homeco" estas "animo" de la nova "Fulmotondro". La tuta prezentado grave substrekis komprenon de juna perioda Cao Yu pri homeco. Krome, ĉifoja prezentado unuafoje restarigis la "prologon" kaj "epilogon" de la orignala verko. Ni ĉiuj scias la rakonton de "Fulmotondro" , sed multaj homoj ne scias ke neniu reĝisoro prezentis la "prologon" kaj "epilogon" sur la scenejo. Trie, estas pli poezia aranĝo, transformiĝis la ritmo de la intrigo de teatraĵo, li enmetis "ĥoron" en la prezentado, ĝia ritmo estas malstreĉa, sed edoso estas streĉa. En la gazetara konferenco, Wang Yansong ankaŭ resumis la specialan esprimadon de "Fulmotondro" per unu frazo.

"Pri la novecon de "Fulmotondro", mi uzos unu frazon: la tuta teatraĵo rakontas la amon de viro kun du diferencaj virinoj, kun perspektivo deilia homeco. La celo estas liberigi "Fulmotondron" de la antaŭa ideologia stilo."

La plej rimarkinda karakterizo de la nova "Fulmotondro" estas aperigi la "prologon" kaj "epilogon". La prologo komenciĝas de multaj jaroj post la morto de SiFeng kaj Zhou Chong pro elektrofrapo kaj de Zhou Ping per suicida pafo, kaj finiĝas per la memekzamenoj de Zhou Puyuan, Fan Yi kaj Lu Shiping post la tragedio. La fino nuligis la doloran scenon de la tri junulaj mortoj, anstataŭigas tiun per iliaj dialogoj en paradizo, tio donas grandaj esperoj al spektantoj. Laŭ la opinio de Wang Yansong, gusto de la teatraĵo estas la plej grava, sed ne la intrigo.

"La nova 'Fulmotondro' komenciĝas per la apero de Zhou Ping, mi adicias kelkajn rolvortojn. Ili ne ekzistas en antaŭa scenaro. Mi iomete reskribis depende de la indiko de sinjoro Cao Yu pri Zhou Ping. Zhou Ping diris, ke li ŝtelas ion de sia patro. La teatraĵo komenciĝas de tiu problemo. Samtempe, donas grandan emfazon al la rolvorto de Lu Shiping, la tuta teatraĵo finiĝas ĉe la ripeta rakontado de la eterna doloro de Lu Shiping. Antaŭe, la rolvorto ne estis atentita, Lu Shiping diris, ke la homa koro estas malfidinda, tio ne signifas ke la homo estas malbona, mi malamas la malfirmecon de homeco, kiu estas tro ŝanĝema. Mi tre ŝatas tiu ĉi rolvorton, kiu plej bone perspektivis la sekreton de homeco. En pli ol 8 dek mil rolvortoj, ĝi estas la plej grava laŭ mia opinio. En antaŭaj versioj, la reĝisoroj ne multe atentis ĝin, sed ni akcentis ĝin tri fojojn. La spektantoj povas rapite scii la celon de reĝisoro. La nova 'Fulmotondro' vidas revivon trans morton."

La nova "Fulmotondro" ŝanĝis la rapidan ritmon de intrigo de teatraĵo, li malrapidigas ĝin. Samtempe, li faris grandan kreon en vida kaj aŭda efektoj. Unue, li uzas ĥoron trans la tuta teatraĵo, laŭ la orignalo de sinjoro Cao Yu, kiam komenciĝas la teatraĵo, malproksime aŭdeblas sonorila voĉo. Laŭ sugesto pri la koruso en preĝejo kaj aliaj voĉoj, Wang Yansong aŭdace uzis ĥoron, antaŭenpuŝis la sentojn de spektantoj per muziko, do fortigis la infektecon de la teatraĵo. Samtempe, tio faris ĝian ritmon malstreĉa, sed ĝian etoson streĉa. Wang Yansong pensas, ke pro la partaj kreoj, la teatraĵo rehavigis al si la poezian senton de sinjoro Cao Yu.

"La nova 'Fulmotondro' havas ampleksan pripenson, realigas la celon por freŝe kompreni la teatraĵon per la strategio de parta kreado kaj tuta eskalado. La inspiro de 'ĥoro' fontas de la poemo de sinjoro Cao Yu, kiun li skribis en mezgrada lernejo. Tiama sinjoro Cao Yu jam havis specialan vidangulon, do la longa poemo fariĝas la deklamo trans la tuta teatraĵo. Tio ludas grandan rolon al la nova rakontado kaj estas neanstataŭigebla parto de la kreiva prezentado de "Fulmotondro".

Wan Fang, filino de sinjoro Cao Yu kaj fama dramisto vidis la unuafojan prezentadon de la teatraĵon en Ŝanhajo. Post la spektado, ŝi diris, ke "Fulmotondro" estas la unua teatraĵo spentita de ŝi, de la infanaĝo periodo, ŝi ofte vidis la prezentadon de Pekina Popola Art-trupo, sed ŝi neniam pensis, ke la teatraĵo povos havi tute alian stilon, ŝi tute mirigatas.

"Mi havas freŝan senton, kiam mi vidis la novan version de 'Fulmotondro'. Kiam mi ankoraŭ estis knabineto, mi iris al Pekina Teatro por vidi "Fulmotondro" el Pekina Popola Art-trupo, tiam mi pensis, ke la 'Fulmotondro' devas esti tia. Eble pro tio, ke tiam mi ankoraŭ estis juna, mi opiniis, ke ĝi estas tre grandioza, tre bonega, ĝis kiam mi fariĝis dramisto, mi ankoraŭ estas emociata de tia 'Fulmotondro'. Sed kiam mi vidas la novan 'Fulmotondro', mi trovas, ke la 'Fulmotondro' devas havi novan aspekton. La 'prologo' kaj la 'epilogo' estas junaj okuloj de mia patro. Mi pensas ke en la nova 'Fulmotondro' la junaj okuloj de mia patro rigardas tiujn kompatindajn homojn sur la scenejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin