Novaĵoj (Majo 09)

(GMT+08:00) 2016-05-09 16:21:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestis ceremonion de enoficiĝo de ĝibutia prezidento; Germanio okazigis ceremonion memore al finiĝo de Dua Mondmilito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Yan Junqi, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis ceremonion de la enoficiĝo de ĝibutia prezidento Ismail Omar Guelleh dimanĉe en la Popola Palaco en la ĉefurbo Ĝibutio. Guelleh renkontiĝis kun Yan antaŭ la ceremonio. La lasta transdonis al la prezidento varman gratulon kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi, aldonante, ke en la pasintaj 37 jaroj post la establo de la diplomatiaj rilatoj sane kaj glate disvolviĝis la rilatoj, kaj duflanka kunlaboro estis fruktodona; Ĉinio alte taksas la tradician amikecon inter la du landoj kaj volas labori kun Ĝibutio por plifortigi amikan kaj reciprokprofitan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Guelleh dankis ĉinan prezidanton Xi pro lia sendito al la ceremonio kaj petis Yan transdoni liajn sinceran saluton kaj plej altan respekton al Xi. Li diris, ke Ĉinio estas grava partnero de Ĝibutio, kaj la lasta volas plifortigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Dimanĉe en Berlino kaj aliaj lokoj de Germanio okazis ceremonioj memore al la 71a datreveno de finiĝo de la Dua Mondmilito sur la eŭropa batalkampo. En la 8a de majo de 1945, Germanio deklaris senkondiĉe kapitulaci al la aliancita armeo, kaj estis finita la nazia regado. La Dua Mondmilito finiĝis kun la venko de la kontraŭfaŝisma flanko en Eŭropo.

Tiutage en Berlino kaj Brandenburgio okazis celebraj ceremonioj. Politikistoj kaj armeanoj de diversaj ŝtatoj de Germanio dediĉis florkorbojn antaŭ monumentoj de polaj soldatoj en popola parko de Friedrichshain. La monumento estis kontruita memore al polaj subtera regpotenco kaj rezistaj soldatoj, kiuj dediĉis sian vivon al kontraŭfaŝista movado en la Dua Mondmilito.

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier diris, ke Germanio iam portis militon kaj suferon al la mondo en la 20a jarcento, kaj germanoj havas specialan devon por internaciaj paco kaj repacigo. Berlina urbestro Michael Müller diris, ke estas absolute malpermesata la reveno de la dekstra alo kaj nazio al politika rondo de Germanio.

Lunde milionoj da filipinanoj balotas ĉe stacioj en la tuta lando por elekti novan prezidenton.

Kvin kandidatoj konkuras pri la prezidenteco por sukcedi Benigno Aquino III, kies ses-jara mandato finiĝos en la 30a de junio.

Rodrigo Duterte, urbestro de la suda filipina urbo Davao, estas ĉe la kapo laŭ opinisondoj ekde aprilo.

Ĉirkaŭ 33% de la balotantoj diris, ke ili voĉdonos por Duterte en la fina antaŭelekta enketo farita de Socia Veter-Stacio. La fama opinisonda institucio de la lando faris la enketon de la 1a ĝis la 3a de majo per vizaĝ-al-vizaĝaj intervjuoj kun 4 500 kontrolitaj balotantoj tutlande.

Turka televido dimanĉe raportis, ke tiutage la turka aerarmeo aeratakis objektivojn de armitaj fortoj de la Kurda Laborista Partio en norda Irako. Tamen ĝi ne raportis pri la nombro de mortintoj kaj vunditoj.

La raporto diris, ke frumatene la turka aerarmeo sendis plurajn militaviadilojn, kaj ili bombis objektivojn de la armitaj fortoj de la Kurda Laborista Partio en Qandil kaj aliaj lokoj en norda Irako kaj detruis arsenalojn kaj rifuĝejojn.

Dimanĉe militantoj de la Kurda Laborista Partio lanĉis bombatakon kontraŭ turka sekurectrupo, kiu plenumis la taskon de serĉado en la sudorienta provinco Mardin. Du soldatoj estis mortigitaj kaj unu alia vundita.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato dimanĉe diris, ke ĝi respondecas pri la atako, kiu mortigis ok egiptajn policanojn en la distrikto Helwan, sude de la ĉefurbo Kairo.

Tamen, la deklaro de la Islama Ŝtato ne estis kontrolita sendepende, dum la egiptaj aŭtoritatoj ankoraŭ ne konfirmis tion.

Egipta ministro pri internaj aferoj diris dimanĉe, ke frumatene la atakantoj mortpafis ok policanojn en la distrikto Helwan sude de la ĉefurbo Kairo. La kvar atakantoj en platkamiono baris la policanojn dum la veturo en minibuso, kaj mortpafis ilin per aŭtomata fusilo.

La mortintoj inkluzivas leŭtenanton kaj sep malalt-rangajn policanojn, kiuj patrolis en la regiono sude de la ĉefurbo.

Dimanĉe oficisto de malajzia departemento pri mara leĝplenumo diris, ke estis trovita dronita ŝipo, kiu malaperis en Shabanh de Malajzio en la 2a ĉi-monate. La ŝipo portis kvar homojn, inkluzive de unu honkonga civitano. Ankoraŭ ne estis trovitaj la pasaĝeroj kaj la savado daŭras.

Entute 41 homoj restis malpaerintaj ĝis la 21a horo kaj 30 minutoj, post kiam forta terlavango kaŭzita pro pluvado trafis hidroelektran stacion en la sudorienta ĉina Fujian-provinco dimanĉe matene.

La terlavango, kiu okazis je la 5a horo matene en la montara gubernio Taining, ellasis malsupren ĉirkaŭ 100 mil kubajn metrojn da koto kaj rokoj, enterigante portempan laborbudon ĉe la konstruejo de la hidroelektra stacio kaj difektis ĝiajn oficejojn.

Nun la savantoj daŭre serĉas la 41 laboristojn el du kompanioj. Aliaj 13 homoj estas kuracataj en loka hospitalo. Ĉiuj estas en stabila kondiĉo.

Armitaj policanoj atingis la okazejon ĉirkaŭ la 5a horo dimanĉe posttagmeze kaj aliĝis al la savteamo por serĉi la malaperintojn.

Okazis grava trafika akcidento dimanĉe matene en la provinco Ghazni, orienta Afganio, kaj la nombro de mortintoj kreskis ĝis 73.

Proparolanto de la Ministerio pri Sano Ismail Qawoosi diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke laŭ freŝaj donitaĵoj, la nombro de mortintoj pro la akcidento kreskis ĝis 73, kaj 13 vunditoj estis transigitaj al la provinco Kandahar por kuracado. La nombro de mortintoj eble pliiĝos, ĉar multaj vunditoj estas en danĝera stato.

Dimanĉe matene je la 6a horo kaj 30 minutoj du longdistancaj busoj koliziis kun cisternokamiono sur la sekcio de la aŭtovojo inter Kabulo kaj Kandahar en la provinco Ghazni, kaj brulis la tri veturiloj. La akcidento rezultigis la morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj. En la du busoj estis pli ol 120 pasaĝeroj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin