Kanada ĉefministro parolas en puŝlevo

(GMT+08:00) 2016-05-09 10:16:56     Redaktoro:Xiong Linping

En la 2a de majo la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke lundon ( la 2an de majo) la kanada ĉefministro Justin Trudeau refoje paradis antaŭ la mondo per sia sporta naturdoto: li puŝlevis sin per nur sola brako, el kio tamen oni vidis nenian penadon.

La raporto asertas, ke ĉefminitro Justin Trudeau faras tion ekskluzive por la sportkunveno de armeanoj kriplaj pro milito – do por disvastigo de la kunveno "Bravuloj Nevenkeblaj". Ĝuste en lundo la brita princo Harry proklamis, ke la sportkunveno "Bravuloj Nevenkeblaj" okazos en Toronto, Kanado.

Iom pli malfrue en lundo, Justin Trudeau alŝutis la koncernan videon al paĝo en sia tvitero. En la komenco de la video li jam diras: "Mi volas nur, ke niaj usonaj kaj britaj amikoj devus scii, kiel Kanado organizos tiun ĉi konkurson." Poste li faris puŝlevon, kaj, en la pozo de stabila puŝlevo per nur unu brako, li komencis sian paroladon kaj metis provokon al Obama, la princo Harry kaj la brita reĝino.

La sportkunveno "Bravuloj Nevenkeblaj" estas sponsorata de la brita reĝa familio. La kunveno de 2016 okazos de la 8a ĝis la 12a de majo en la urbo Orlando de la ŝtato Florido, Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin