Monda kultura heredaĵo---La pitoreskejo Huanglong

(GMT+08:00) 2016-05-11 10:27:57     Redaktoro:Selena

El: Chen Min/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Huanglong, najbara al la vizitindejo Jiuzhaigou, situas en la gubernio Songpan, Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Subprovinco kaj ĝuas renomon pro lagetoj bunte koloraj, neĝkovritaj montoj, ravinoj kaj arbaroj.

Ĉe la piedo de la ĉefpinto de la monto Minshan je altitudo de 3 145 ĝis 3 578 metroj, troviĝas ora kalcia karbonido longa je 3,6 kilometroj. Ĝi aspektas kiel drako serpentumanta en la montaro, kaj pro tio oni nomas ĝin Huanglong (Flava Drako). Sur kalcia karbonido dislokiĝas pli ol 3 400 lagetoj, la plej granda areas je muo, kaj la plej malgranda nur je ĉirkaŭ unu kvadrata metro. Ankaŭ ilia profundeco diferencas inter pli ol 3 metroj kaj pli ol 10 centimetroj. Aparte ĉarma estas la koloro de lageta akvo. Malgraŭ ke la lagetoj devenas de la sama fonto, tamen la akvo aŭ smeralde verda, aŭ agate ruĝa, aŭ ebure blanka, aŭ mozaike kolora. Videblas ankaŭ sennombraj akvofaloj grandaj kaj malgrandaj, kiuj similas al arĝentaj silkaĵoj kaj flirtas en la vento. Ĉi tie ankaŭ vivas raraj animaloj, kiaj grandaj pandoj, neĝkokoj ktp.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin