Novaĵoj (Majo 10)

(GMT+08:00) 2016-05-10 16:37:03     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping gratulis Kim Jong-un pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la Korea Laborista Partio; Rodrigo Duterte gajnis prezidentan elektadon de Filipinoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde sendis mesaĝon al Kim Jong-un, gratulante lin pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la Korea Laborista Partio, la reganta partio de la Korea Demokratia Popola Respubliko, en la 7a Kongreso de la partio.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj en sia nomo, Xi esprimis varman gratulon al Kim, kaj deziris, ke sub la gvidado de la Korea Laborista Partio kun Kim kiel la estro, la popolo de la Korea Demokratia Popola Respubliko akiru novajn atingojn en la afero de socialisma konstruado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde promesis antaŭenpuŝi registaran reformon kaj plibonigi publikajn servojn por apogi ekonomian restrukturadon.

Li diris en tutlanda konferenco pri registara reformo, ke la registaro devas forigi politikajn barojn por kontribui al la disvolvado de nova ekonomio, amasa entreprenado kaj novigo. "Ni devas klare konscii, ke la registaro ankoraŭ partoprenas en aferoj, en kiujn ĝi ne devas interveni," li rimarkigis, "la registaro ne tute retiriĝis el difinitaj kampoj."

Li diris, ke ekzistas malfortaj punktoj en publika servo kaj grandega spaco por plibonigi efikecon. Li emfazis, ke la registara reformo devas esti mezurita per kvantaj indicoj, kiel ekzemple, kiom da tempo estas ŝparita por kompanio en registriĝo ĉe la komerca departemento aŭ por projekto en akiro de registara aprobo.

Marde frumatene la plej freŝa statistiko de la filipina elekt-komitato montris, ke Rodrigo Duterte, urbestro de Davao, akiris 14,5 milionojn da voĉoj en la prezidenta elektado kaj definitive gajnis la elektadon. La rezulto estos oficiale proklamita post agnosko de la parlamento.

Laŭ la rezulto de la plej freŝa statistiko, Duterte akiris voĉojn je 5,82 milionoj pli multe ol Manuel Araneta Roxas, kiu okupis la duan lokon per 8,68 milionoj da voĉoj.

Lunde Filipinoj okazigis la tutlandan kaj lokan elektojn, kiuj difinos postenojn de novaj prezidento, vicprezidento, naciaj parlamentanoj, lokaj administrantoj kaj parlamentanoj. La elekt-komitato deklaris, ke 81% de la 54 milionoj da reĝistritaj voĉdonantoj en la tuta lando balotis en pli ol 92 miloj da balotejoj.

La siria oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke lunde la siria armeo deklaris pluan batalhalton por 48 horoj ekde mardo en la norda urbo Aleppo.

La 4an de majo la siria armeo anoncis, ke ekde la 1a horo frumatene de la 5a de majo ĝi efektivigos 48-horan portempan batalhalton en Aleppo. La 7an de majo Rusio konfirmis, ke la portempa batalhalto en Aleppo kaj partaj regionoj de la provinco Latakia estis longigita per 72 horoj ekde la 1a horo frumatene de la 7a de majo.

Januare Usono kaj Rusio atingis interkonsenton pri batalhalto inter ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio, kaj poste boniĝis la sekureca situacio. Sed lastatempe en tiu lando ofte okazis atakoj kaj kelkaj opoziciaj grupoj deklaris retiron el la interkonsento pri batalhalto. En la norda urbo Aleppo la sekureca situacio plej serioze malboniĝis. Bataloj de la registara armeo kontraŭ opoziciaj grupoj kaj ekstremismaj organizoj kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj civiluloj.

Lunde Usono kaj Rusio publikigis komunan deklaron pri la interkonsento de batalhalto en Sirio, humanitara agado kaj politika solvado de la siria krizo, promesante pli fortan agadon por efektivigo de la interkonsento en la tuta lando.

Laŭ la komuna deklaro publikigita en la retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la du landoj ripetis siajn promesojn pri la interkonsento kaj proponis kvin rimedojn por garantii efektivigon de la interkonsento, t.e., atentigi ĉiujn partiojn pri efektivigo de la interkonsento precipe en la regionoj Aleppo, Orient-Gouta kaj Latakia; haltigi atakojn kontraŭ civiluloj, civilaj instalaĵoj kaj medicinaj ekipaĵoj; minimumigi aeratakojn en regionoj, en kiuj dense loĝas civiluloj kaj estas organizoj observantaj la interkonsenton pri batalhalto; voki al ĉiuj landoj malebligi helpojn al la Islama Ŝtato kaj aliaj teroristaj grupoj; kaj komenci operacojn en regionoj sub la regado de la Islama Ŝtato kaj aliaj teroristaj grupoj.

Tiutage rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario John Kerry. Ambaŭ opiniis, ke strikta milita kunordigo de la du landoj en Sirio estas tre grava.

Speciala sendito de Unuiĝintaj Nacioj Ismail Ould Cheikh Ahmed lunde diris, ke partioj de la paca intertraktado pri Jemeno en Kuvajto revenis al la tablo de intertraktado post unu-taga paŭzo.

La kuvajta Ministerio pri Gazetaro diris en komunikaĵo, ke ĉiuj partioj de la paca intertraktado komencis diskuton pri politikaj aferoj, sekureca demando, kaptitoj kaj retenitoj.

La multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio publikigis deklaron, dirante, ke frumatene en tiu tago la armita grupo Houthi pafis misilon al la teritorio de Saud-Arabio, kaj la saud-arabia aerdefenda trupo sukcese interkaptis ĝin kaj tuj detruis la ĵet-afuston de Houthi.

La deklaro diris, ke okaze de la paca intertraktado la misil-pafo de Houthi sendube estis danĝera ago, kiu pliigis la streĉitecon. La multlanda armeo sin detenos kaj klopodos kun la internacia komunumo por sukceso de la paca intertraktado.

John Chilcot, prezidanto de la brita oficiala enket-komitato pri la iraka milito, diris lunde, ke la enketraporto pri la iraka milito estos oficiale publikigita en la 6a de julio. La enketo koncentris la atenton al la kaŭzo de la implikiĝo de Britio en la iraka milito en 2003 kaj al la rolo de tiama ĉefministro Tony Blair.

Chilcot diris, ke estis jam finita la ekzameno de nacia sekureco de la raporto, kaj estos komplete publikigita la raporto sen ia ajn mallongigo. La unuaj legantoj de la raporto estos familianoj de 179 britaj soldatoj mortintaj dum la iraka milito.

Brita ĉefministro David Cameron diris, ke fiksiĝo de la dato de publikigo de la enketraporto estas bona novaĵo. Proparolanto de eksa ĉefministro Blair diris, ke Blair bonvenigas publikigon de la raporto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin