Sukcesa laborkunsido de la estraro de ILEI en Les Brenets

(GMT+08:00) 2016-05-11 09:35:51     Redaktoro:Pluveta

(Inter du laborkunsidoj de la estraro de la Komitato de la Ligo ILEI promenado al akvofalo Saut-du-Doubs kaj memorinda foto ĉe la verda stelo.)

Partoprenis Elena Nadikova, Radojica Petrovic, Mireille Grosjean. Plie ĉeestis Stefan MacGill kiel respondeculo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI.

Per skajpo la 4 aliaj estraranoj de ILEI el aliaj kontinentoj povis kunveni kaj diskuti kun la 3 personoj, kiuj fizike kunvenis en Svislando.

La evoluo de la preparoj por la ĉi-jara Konferenco okupis la estrararon, same la planoj por la venontaj konferencoj. Diskutoj kun MacGill por konsideri la eblajn lokojn de la venontaj UK-oj estis valoraj. Cele al ebla afrika Konferenco estis decidita seminario de Radojica Petrovic en Senegalo kun instruado de Eo, fortigado de la movado tie, kontaktoj kun lokaj instancoj kaj malkovro de eblaj konferencaj lokoj.

La mastrumado de nia organo « Internacia Pedagogia Revuo » okupis grandan lokon en la diskutoj. Vidiĝas bezono profesiigi la prezenton de kelkaj fakaj artikoloj komence de la revuo, por ke la autoroj povu uzi tion en sia referenca listo de publikigaĵoj. Tio ankaŭ utilos al valorigo de la revuo kaj al klerigado de la ILEI-membroj. La konsiloj kaj sugestoj de la « Scienca Komitato de IPR » estas dezirataj.

Bezono havi klaran bildon pri la elspezoj ligitaj al « IPR » kaj « Juna Amiko » evidentighas. Tiel la Komitato en augusto povos per malkovro de precizaj ciferoj pripensi pli efikan financan mastrumadon de la Ligo.

La lertigado de instruistoj okupis grandan lokon en la diskutoj. Raporto pri la laboro sine de la Germana Asocio aŭdiĝos okaze de la 49-a Konferenco kaj precizaj paŝoj venos en tiu momento. Prelegoj pri tiu temo okazos dum la Konferenco kaj la partoprenantoj akiros atestilon pri partopreno. La plej altnivela lertigado okazas en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. La unujara kurso komencighos en septembro 2016 kaj post provlecionoj, liverado de diversaj taskoj kaj ekzameno, ebligas al la studentoj akiri diplomon pri instruado de Esperanto.

Grava evento en 2016 estas la lanĉo de la « Jaro de la Lernanto », kiu metos la Ligon en la centron de la movada vivo. Eventoj, eldonoj, agadoj formas longan liston. La lanĉo okazos en Nitra, dum UK, okaze de la Tago de la Lernado (marde). Kreiĝos portempa komisiono por sekvi tiujn diversajn agadojn.

ILEI havas diversajn laborkomisionojn, kiuj nuntempe dormas. La estraranoj ricevos la taskon skizi laborplanojn por la komisionoj kaj antaŭenirigi iliajn laborojn.

Informoj pri laboro en brazila universitato cele al interkulturaj rilatoj per modernaj teknikiloj kaj deziro relanĉi la projekton « Interkulturo » iras en la saman direkton. ILEI okupiĝos denove pri tiu valora projekto.

La prezidantino povis informi la estraron pri produktivaj kunlaboroj kun Ronald Glossop (tradukado de eo-tekstoj al la angla por ekstermovadaj instancoj) kaj kun Germain Pirlot (tradukado samcele de eo-tekstoj kaj en-tekstoj al la franca). Bonvena spronado kaj pozitivaj proponoj venas de ili kaj de diversaj aliaj membroj.

Reciproka informado pri diversaj kursoj kaj agadoj en multaj landoj en la mondo okazis.

Bezono akiri monon por la Koleg-helpa Kaso evidentighis. Donacoj estas bonvenaj. Same por la ghenerala vivo de la Ligo.

Okaze de la konkluda kunsido evidentiĝis, ke la kvar tagoj estis fruktodonaj.

Ili konsistis el laboro (26 horoj), kulturo (vizito al CDELI kaj malkovro de la horloĝmuzeo de Le Locle), ekskurso (al la akvofalo Saut-du-Doubs), distro, eksteraj kontaktoj (kun vilaghanoj), bonveniga akcepto de aŭtoritatulo (prezidanto de la vilaĝa konsilio), klerigo por ĉiuj, ĉefe por novulino Elena Nadikova. Per moderna teknologio ni atingis bonajn rezultojn (skajpa kunsido enhave bona, teknike bona). Konkretaj decidoj, skizo de strategioj. Bongustegaj manĝoj (Mirejo kuiris kun la helpo de Elena), bonapetitiga etoso. Raciigita elspezo. Strategioj, planoj naskiĝis, laborkapabla kohera teamo formiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin