La Nacia Muzeo de Ĉinio okazigos kelkajn aktivadojn ĉirkaŭ la Internacia Tago por Muzeo

(GMT+08:00) 2016-05-12 15:40:20     Redaktoro:Xiong Shan

Lastatempe ni informiĝis, ke por celebri la 35an datrevenon de la starigo de la Nacia Muzeo de Ĉinio, la muzeo organizos kelkajn aktivadojn ĉirkaŭ la Internacia Tago por Muzeo, kiu estas en la 18a de majo ĉiu-jare.

De la 18a de aprilo ĝis la 28a de aŭgusto, la Nacia Muzeo de Ĉinio organizas aktivadon por kolekti vortojn pri la 35a datreveno de la muzeo. Tiu aktivado celas, ke homoj skribu vortojn pri la trezora memoro en la kreskado kun la Nacia Muzeo de Ĉinio.

En la vespero de la Internacia Tago por Muzeo, nome de la 18a de majo, la Nacia Muzeo de Ĉinio okazigos specialan aktivadon por volontuloj. Tiam ĉiuj ekspoziciejoj estos malfermitaj por ĉirkaŭ 1000 volontuloj el diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin