Terpomo kun Ovoj

(GMT+08:00) 2016-05-13 14:52:30     Redaktoro:Shanshan

 

Terpomo estas unu el la gravaj manĝaĵoj por la tuta homaro. En Ĉinio ekzistas multaj rimedoj por kuiri ĝin. Se vi ofte iras al ĉinaj restoracioj, vi certe scias la plej kutiman pladon Acida Fadenforma Terpomo. Tamen hodiaŭ mi prezentos alian, nomatan "Terpomo kun Ovoj". Kompare kun la acida gusto de la unua, terpomo de tiu ĉi plado estas pli mola kaj bonodora. Menciindas, ke la plado estas tre facile kuirebla kaj nur salo estas bezonata. Nu ni komencu!

【Materialoj】: terpomo 1

ovoj 2

salo 3g

kuir-oleo 1 teo-kulereto

 

1. Detranĉu la terpomon en longajn, maldikajn pecetojn kaj mergu ilin en malvarman akvon por 2 minutoj.

2.Verŝu kuir-oleon en poton, enmetu terpomo-pecetojn, kiam la oleo sufiĉe varmiĝas. Aldonu ovomiksaĵon kiam la pecetoj flaviĝas kaj moliĝas.

3. Baku la "terpoman plantkukon" kaj turnu ĝin kiam la ovomiksaĵo solidiĝas. Poste metu salon sur ĝi kaj kirlu du minutojn. La plado estas preta.

——————————Demandoj kaj Respondoj ———————————

1.Demando: Kia grandeco estas la peceto de terpomo?

Shanshan: Kun la larĝeco de 0.5cm. Se pecetoj estus tro maldika, la gusto ne estas bona. Male, ili estas malfacile kuirebla.

2. Demando: Kial vi metu la terpom-pecetojn en la malvarman akvon?

Shanshan: Ĉar unue la tranĉita terpomo nigriĝas en aero. Due, akvo povas nuligi la surfacan amelon de la pecetoj, kiu densigos la pladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin