Novaĵoj (Majo 13)

(GMT+08:00) 2016-05-13 16:35:36     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono okazigis sian okan Konsiliĝon pri Strategia Sekureco kaj Multflanka Armila Regado; fermiĝis la sepa ministra kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Vaŝingtono Ĉinio kaj Usono okazigis la okan Konsiliĝon pri Strategia Sekureco kaj Multflanka Armila Regado. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong kaj ŝtata vicsekretario de Usono Rose Gottemoeller kunprezidis la kunvenon.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri internacia sekureca situacio, tutmonda nuklea administrado, sekureco de la ekstera spaco, kontraŭmisila defendo, nedisvastigo de nukleaj armiloj kaj aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna intereso.

Li emfazis, ke la internacia sekureca situacio estas kompleksa kaj severa, kaj pli forta kunlaboro pri strategia sekureco kaj multflanka armila regado inter la du landoj helpas vastigi komunajn interesojn de la du flankoj kaj utilas al internaciaj kaj regionaj paco kaj stabileco. Li ankaŭ esprimis solenan kaj seriozan starpunkton de Ĉinio pri rezoluta opono kontraŭ la lokado de antimisila sistemo fare de Usono en Korea Respubliko.

Ĵaŭde ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis gazetaran konferencon post la 7a Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo kune kun sia katara kolego Sheikh Mohammed bin Abdulrahman bin Jassim Al-Thani kaj ĝenerala sekretario de la Araba Ligo Nabil al-Arabi kaj resumis fruktojn de la forumo.

Wang diris, ke sukcese finiĝis la 7a ministra kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. La kunveno koincidis kun la 60a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Araba Ligo, kaj ĉiuj partioj reasertis komunan deziron pri fortigo de tradicia amikeco, difinis komunan agadon por politika konfido, reciproka profito kaj kultura interŝanĝo, esprimis komunan atendon pri profundigo de strategia kunlaboro kaj subskribis gravajn dokumentojn "Doŭha Deklaracio" kaj "Plano pri Efektivigo de Agadoj de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo por la Periodo de 2016 ĝis 2018". La kunveno akiris gravajn fruktojn. La du flankoj konsentis kune konstrui la "Zonon kaj Vojon" por gvidi la duflankajn rilatojn; difinis interligon kaj interlaboron, kunlaboron pri produktkapablo kaj interhoman interŝanĝon kiel tri kolonojn de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj konsentis fortigi konstruadon de mekanismo de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo, amplekse antaŭenpuŝi kunlaboron en 36 kampoj, menciitaj en la agplano.

Ĵaŭde en Londono okazis la Internacia Kontraŭkorupta Pintkunveno. Ĉina ministro pri superrigardo Huang Shuxian ĉeestis la pintkunvenon kaj faris parolon. Li diris, ke Ĉinio alte atentas kaj aktive antaŭenpuŝas internacian kunlaboron pri batalo kontraŭ korupto. De 2014 ĝis nun subtenate de diversaj landoj kaj internaciaj organizoj, Ĉinio jam arestis multajn forkurintojn el 71 landoj kaj regionoj kaj reakiris defraŭditan monon.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde publikigis gazetaran deklaron, forte kondamnante la teroristan atakon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiu mortigis 93 homojn merkrede en Bagdado.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio kondamnas la atakojn, faritajn de la Islama Ŝtato por rompi nacian kaj regionan stabilecon, kaj ripetis sian devontigon al la sendependeco, suvereneco, teritoria integreco, nacia unueco kaj sekureco de Irako. La konsilio bonvenigas la klopodojn de la iraka registaro kaj ĝiaj partneroj por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato kaj restarigo de stabileco.

La konsilio emfazis, ke efektivigantoj, organizantoj, financantoj kaj subtenantoj de tiu terorista aktiveco devas esti portitaj al la justico. Ĝi urĝis ĉiujn landojn aktive kunlabori kun la iraka registaro en tiu kampo laŭ internacia leĝo kaj koncernaj rezolucioj de la konsilio.

Ĵaŭde en ne-leĝdona rezolucio, membroj de la Eŭropa Parlamento emfazis la gravecon de partenreco inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio. Tamen, la leĝdonantoj de EU oponas agnoski la ĉinan merkatekonomian statuson difinitan en tutmonda komerca regularo.

Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo en 2001. Laŭ protokolo de la aliĝo, Ĉinio aŭtomate transiros al merkatekonomia statuso por Eŭropo en la 11a de decembro 2016.

Samtempe, la parlamentanoj rekonis, ke la ĉina merkato estis la ĉefa motoro de rentabilitato por kelkaj industrioj kaj markoj de EU, kaj Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de EU, kun ĉiutaga komerca kvanto de pli ol miliardo da eŭroj. Ili proponis, ke ĉinaj eksportoj al EU devas esti traktitaj en "ne-norma" maniero.

La rezolucio vokis al la Eŭropa Komisiono fari proponon, kiu povas atingi ekvilibron inter tiuj bezonoj.

La parlamentanoj aldonis, ke EU devas trovi manieron por fari tion konfome al siaj internaciaj devoj al la Monda Komerca Organizo kaj precipe al la protokolo de la aliĝo de Ĉinio.

Ĵaŭde la Monda Nutraĵa Programo de UN publikigis raporton, dirante, ke pro la serioza sekeco estigita de El-Ninjo la Suda Afriko alfrontas gravan mankon de nutraĵoj. De aprilo ĉi-jare ĝis marto de 2017, preskaŭ 32 milionoj da homoj en tiu regiono suferas de malsatego.

La raporto diras, ke la sud-afrikaj landoj bezonas 677 milionojn da usonaj dolaroj por liveri sufiĉajn nutraĵojn al tiuj homoj.

Zimbabvo, Malavio kaj Mozambiko jam donis alarmon pri sekeco. Sud-Afriko deklaris krisokazan staton de kvin provincoj.

La raporto diras, ke la sekeco en Zimbabvo estas la plej serioza. La produktkvanto de maizo de tiu lando pasintjare atingis nur 40% de la averaĝo de antaŭaj jaroj. Ĉi-jare al 4,5 milionoj da loĝantoj mankas nutraĵo, kaj la registaro bezonas 290 milionojn da usonaj dolaroj por helpi ilin.

Ĵaŭde prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Nkosazana Dlamini-Zuma kaj ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon kune kondamnis la lundan atakon de armitaj grupoj kontraŭ la tendaro de enlandaj senhejmuloj kaj la pafadon al proksima bazaro en Sortoni de Nord-Darfuro, kiuj kaŭzis morton de kvin homoj, inkluzive de du infanoj.

Komuna deklaro, publikigita de proparolantoj de ĉefoj de la Afrika Unio kaj UN, diris, ke la letala atako vundis plurajn homojn, inkluzive de packonservantoj el Etiopio, kiuj servis por la Hibrida Agado de Afrika Unio kaj UN en Darfuro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin