Fokusoj de la Semajno (Maj. 13)

(GMT+08:00) 2016-05-13 14:47:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio neniam tiranos malgrandajn landojn kaj neniel toleros ĉantaĝon per la demando de la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto Lu Kang faris la rimarkon en regula gazetara konferenco, responde al aserto, ke Filipinoj iniciatis arbitracion pro tre neegalaj fortoj de la du landoj, kiuj faris ĝin nekapabla al solvado de disputoj pri maraj limoj kun Ĉinio per dialogo. Lu diris, "Tia argumento konfuzas pravon kaj malpravon kaj memorigas nin pri la tiel nomata teorio de prapeko de potencaj landoj." Li aldonis, ke la retoriko evidente venis el tiuj, kiuj intencas makuli Ĉinion, kaj la logiko malantaŭ la retoriko estas, ke "forta nacio estas ligita kun serĉado de hegemonio."

Lu akcentis, ke Ĉinio sekvas la vojon de paca disvolvado kaj sin tenas je nacidefenda politiko, kiu estas defensiva en naturo. Ĉinio persistas en konstruado de bonnajbareco kaj partnereco kun siaj najbaroj kaj en solvado de disputoj per dialogo kaj intertraktado.

De post la fondo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Ĉinio sukcese solvis landlimajn demandojn kun 12 el siaj 14 najbaraj landoj per konsiliĝo laŭ historiaj faktoj kaj sur la bazo de normoj de internacia leĝo.

Ĉina delegito al UN merkrede vokis liverantojn de interreta servo fortigi memdisciplinon kaj preni sur sin la iniciativon en la batalo kontraŭ la terorismo.

Parolante en kunveno de la Sekureca Konsilio pri terorismo, Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, urĝis tranĉi teroristajn kanalojn de disvastigo de terorismaj ideologioj, ĉar la interreto kaj sociaj mediatoj estis uzitaj de teroristoj kiel novaj platformoj por disvastigo de terorismaj ideologioj.

Liu avertis liverantojn de interreta servo fortigi memdisciplinon, altigi leĝan konscion kaj senton de respondeco kaj memkonscie forigi enhavojn suspektatajn pri disvastigo de terorismaj ideologioj. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas sin gardi kontraŭ uzado de la interreto fare de teroristoj por publikigo de aŭd-vidaj materialoj, kiuj provokas malamon kaj disvastigas terorismajn ideologiojn.

Krome, Liu rimarkigis, ke ĉiuj landoj devas aneksi kontraŭterorisman batalon al sia nacia politiko pri sekureco kaj disvolvado. Li diris ankaŭ , ke kampanjo de kontraŭterorisma propagando estas grava vojo por altigi publikan konscion pri la batalo kontraŭ terorismo.

La 69a Filmfestivalo de Cannes oficiale komenciĝis merkrede vespere en la suda franca marborda feriejo Cannes.

La ĵurio kaj la teamo de la inaŭgura filmo estis prezentita al la granda publiko. La malferma ceremonio prezidita de franca komediisto Laurent Lafitte okazis en la Palaco de la Festivalo.

Kafeja Societo, la plej freŝa filmo de Woody Allen, estis elektita kiel ĉi-jara inaŭgura filmo. Antaŭ tio Woody Allen jam malfermis la festivalon dufoje per la Fino de Holivudo en 2002 kaj Noktomezo en Parizo en 2011.

La filmo, ĉefrolita de Kristen Stewart kaj Jesse Eisenberg, rakontas pri juna viro, kiu alvenis al Holivudo dum la 1930-aj jaroj, esperante labori en la filma industrio. Li enamiĝis kaj trovis sin implikita en la vigla kafeja societo, kiu difinis la spiriton de la epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin