Ekos referendumo eksigi prezidenton en Venezuelo

(GMT+08:00) 2016-05-16 13:47:25     Redaktoro:Xiong Linping

En la 2a de majo la argentina retejo Infobae raportis, ke en tiu sama tago la venezuela opozicio MUD(Mesa de la Unidad Democrática)kolektis 1,85 milionojn da subskriboj kaj jam prezentis ilin al la Nacia Elektkomitato, por postuli, ke oni startigu referendumon por eksigi la nunan prezidenton.

Laŭ leĝo de tiu ŝtato, MUD antaŭ ĉio devas kolekti 200 mil subskribojn, kaj nur poste, oni rajtas startigi referenduman proceduron por eksigo de prezidento.

Pasintjare, kiam MUD akiris venkon en la Parlamento, ĝi anoncis, ke la subskriboj de ĝi kolektitaj jam nombris 2,5 milionojn, pli multege ol 1,85 milionoj. Tiu ĉi nombro preskaŭ 13-oblas pli ol 200 mil subskriboj, postulataj de la Nacia Elektkomitato por ekigi referenduman proceduron je eksigo de prezidento.

Henrique Capriles, la gvianto de la opozicio MUD, diris, ke ekde mardo la Venezuela Nacia Elektkomitato faros ene de kvin tagoj kontroladon al la nombro de subskriboj de MUD kolektitaj, kaj postulos, ke en pluaj kvin tagoj la subskribintoj sin identigu per elektronike fingra premosigno.

Post kiam la Nacia Elektkomitato finos sian kontroladon, la opozicio ankoraŭfoje bezonos kolekti 4 milionojn da subskriboj (proksimunme 20% de la tutlanda loĝantaro) por kunvoki referendumon pri eksigo de prezidento. Por tio la opozicio esprimis sian fidon, ke ili povos kolekti 4 milionojn da subskriboj nepre necesaj, kaj fine de la kuranta jaro kondukos referendumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin