Monda kultura heredaĵo--- La pitoreskejo Jiuzhaigou

(GMT+08:00) 2016-05-18 08:45:41     Redaktoro:Selena

El: Chen Min/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

Jiuzhaigou situas norde de la monto Ga'erna en la sudorienta parto de Qinghai-tibeta altebenaĵo je altitudo de 2 000 ĝis 3 106 metroj. Ĝi ricevis la nomon pro la ekzisto de 9 tibetaj vilaĝoj. La pitoreska pejzaĝo havas areon de 620 kvadrataj kilometroj, kaj 52% de la regiono estas kovritaj de natura arbaro. Tie ĉarmas kolorriĉaj floroj kaj herboj kaj ankaŭ vivas multaj sovaĝaj bestoj, ekzemple grandaj pandoj, orharaj simioj kaj blanklipaj cervoj. Pro alpa lago, kolorriĉa arbaro, neĝkovrita monto kaj tibeta stilo, Jiu Zhaigou, nomata ankaŭ "homa paradizo kaj fabela reĝlando", ĝuas renomon tra la mondo. Ĝi estas Y-forma montvalo profunda je pli ol 40 kilometroj, kaj en ĝi dispoziciiĝas kvar vidindejoj Shuzheng, Rize, Changhai kaj Baojingya.

El: Chen Min/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

Lagoj en Jiuzhaigou plejparte formiĝas pro kalcia karbonido en akvo. En malproksima antikveco, kalcia karbonido en la akvo ne povis kondensiĝi pro la glaciaĵo, kiu kovris la terglobon. Ĝis antaŭ 12 000 jaroj kalcia karbonido revigliĝis pro klimato kaj formiĝis strioj da blankaj kalciaj baraĵoj post amasiĝo. Tiuj baraĵoj fine formis barlagon, nomatan de tibetanoj kiel "haizi".

En kvar sezonoj varias la pejzaĵoj de Jiuzhaigou. Printempe, floras la montfloretoj, tiam vi trovas apartan vidaĵon, ke neĝeroj kaj persikfloroj kune dancflugas, pro la malfrua printempo; somere, ĝi estas bona somerumejo, kie abundas la arbfolioj kaj akvofluoj; aǔtune varikoloraj plantaĵoj kovras la monton kvazaǔ olepentraĵo; vintre fone de bela pejzaĝo la pura neĝo reliefigas bluan glaciaĵon, kvazaǔ sukceno pakanta pinbranĉon kaj kalkiĝaĵon."

Tio ja estas Jiuzhaigou, nomata ankaŭ "homa paradizo", kiu estas en la listo de Mondaj Naturaj Heredaĵoj de UNESKO ekde 1992.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin