La distanco inter la kulturo kaj la arto estas ne plu malproksima

(GMT+08:00) 2016-05-18 16:05:17     Redaktoro:Xiong Shan

Malsame al ordinaraj tagoj, matene de sabato la strato Chang'an en Pekino estas tre kvieta. Sed homoj jam formis longan vicon antaŭ la pordo por rigardi la ekspozicion en la Nacia Muzeo de Ĉinio, kiu troviĝas en oriento de Tian'anmen Palaco. Rigardi ekspozicion en la Nacia Muzeo de Ĉinio jam fariĝas ofta okazaĵo de la homoj en semajnofinoj.

Liu Li, laboristino de la Nacia Muzeo de Ĉinio pri konsultiĝa servo, diris, ke la muzeo establis diversajn ekspoziciejojn laŭ enhavo de la ekspozicioj kaj starigis diversajn zonojn laŭ roloj de la ekspozicioj por kontentigi vizitantojn en diversaj aĝoj kaj kun diversaj scioj kaj altiri pli kaj pli multajn homojn eniri la muzeon.

Liu Li diris: "Mia plej profunda sento estas, ke vizitantoj estas el pli kaj pli multaj rondoj kaj studentoj pli kaj pli atentas la muzeon. La gepatroj pli atentas edukadon de infanoj pri la kulturo de muzeo. Ankaŭ pliiĝis la nombro de la kamparanoj viziti la muzeon. Eble ili ne havas altan kulturan nivelon, kiam ili eniris al la muzeo, ili ofte demandis, kie estas la nacia trezoro. Homoj estas fieraj pro tio, kiam ili venas al Pekino, ili rigardas la nacian trezoron. La Nacia Muzeo de Ĉinio ne plu estas malproksima al la homa vivo, sed fariĝas kultura libera amuzejo kaj pli kaj pli proksimiĝas al la homa vivo."

Zhang Peng, kiu estas volonta klarigisto de la Nacia Muzeo de Ĉinio, havas saman senton kun Liu Li. Kiel volonta klarigisto, li jam havas dekjaran sperton. Dum kontaktado kun vizitantoj, li profunde sentas la ŝanĝiĝon de ili pri la scio de la muzeo kaj atestas la formiĝon de la kulturo de muzeo.

Zhang Peng diris: "Mia profunda sento estas, ke homoj havas grandan ŝanĝiĝon de la kono pri la muzeo. Antaŭe ili opiniis, ke la muzeo estas malproksima, sed nun ili opinias, ke la muzeo estas loko por lerni dum la tuta vivo kaj estas loko por socia publika edukado en la homa vivo. Antaŭe oni venis al la muzeo nur unufoje, sed nun mi ofte vidas konatojn. Kiam mi konigas la bronzan arton, iu knabo eble aŭskultas trifoje aŭ kvarfoje. La plej granda ŝanĝiĝo estas, ke homoj pli kaj pli ofte iras al la muzeo kaj pli kaj pli ŝatas ĝin."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin