Brazilano plantas 18 mil arbojn por savi la medion

(GMT+08:00) 2016-05-18 09:21:05     Redaktoro:Pluveta

Ĉar la mondo alfrontas tutmondan varmiĝon, mankon de akvo, klimatajn ŝanĝojn, inter aliaj problemoj, ni ne povas plu paroli pri daŭripova elvolviĝo kiel io malproksima aŭ koncernanta aliulojn. Envere, ĉiu el ni bezonas ĉefroli nian propran historion favore al la planedo. Kaj ni ĉiuj estas kapablaj realigi mirindajn aferojn. Ĉu vi volas unu ekzemplon?

Laca pro la scenejo de degenero kaj malpuraĵo ĉe iu granda avenuo, en konata kvartalo de la urbo San-Paŭlo, Brazilo, la stabano de entrepreno pri nutraj produktoj, Hélio Silva, decidis igi ĝin verda. Rigardante al la loko, kiu ŝajnis forlasita, li pensis: "Mi povas ŝanĝi kaj mi ŝanĝos".

Li do difinis celon planti grandan kvanton da arboj kaj rekuperi la tiaman pejzaĝon, kiu estis en tiu regiono antaŭ 200 jaroj. Kiel ĉiu defio, Hélio alfrontis multajn barojn. Al la raporto-skipo de la programo Biosfero, de TV Bona Volo, li rakontas ke dufoje oni dehakis ĉiujn arbojn, kiujn li plantis — entute 600 estis dehakitaj. Ekkonu tiun historion:

Nun la avenuo fariĝis la unua linia parko de San-Paŭlo, nomata Tiquatira. Post multe da laboro, 18 mil arboj el pli ol 170 specioj de la atlantika arbaro, la parko akceptas ĉiutage loĝantojn de la regiono por piedirado, praktiko de sportoj kaj distro, krom beligi la pejzaĝon en la regiono. "Post tiuj 12 jaroj, ni perceptis ke, dum la semajnfino, 5 mil personoj piediras ĉi tie; antaŭe piediris nur 50, kaj cetere kun timo. (...) Ni ŝanĝis la aspekton de la loko kaj rekuperis la memestimon de la personoj", li rakontas.

Kaj Hélio garantias ke li ne haltos kaj deziras ke la sekvaj generacioj ĝuu la vivokvaliton, kiun la loko ofertas, kaj estu inspiritaj de lia sinteno. De jardekoj la edukanto Paiva Netto konsilas ke "Kiam oni efektive emas fari ion, oni faras. Ne kredu tion, ke ĝi estas malfacila. Aferoj estas malfacilaj nur por malfacilaj homoj. Homoj simplaj plenumas eksterordinarajn aferojn". Kaj vi, kiu estas via historio favore al la planedo?

( La artikolo el la retejo Bona Volo)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin