Heita Kawakatsu esprimis volon kune deklari teon kiel mondan kulturan heretaĵon

(GMT+08:00) 2016-05-19 11:29:14     Redaktoro:Li Lu


Karaj amikoj, bonvolu aŭskulti nian hodiaŭan programeron Sur la Vojo. Teo estas fama trinkaĵo en la mondo kiu estis plej frue plantita en Ĉinio. Tea kulturo disvastiĝis al diversaj landoj el Ĉinio kaj nun, en diversaj landoj troviĝas diversaj teaj kulturoj. De la 13a ĝis 15a de majo en gubernio Shizuoka-ken okazis la Monda Printemp-Tea Ceremonio de 2016, dum la ceremonio, Heita Kawakatsu, guberniestro de Shizuoka-ken, esprimis la volon, ke li volas kune kun Ĉinio antaŭenpuŝi tean kulturon al la tuta mondo. Pri detalaj informoj, bonvolu aŭskulti nian raporton.

En la akompano de harpa solludo, malfermiĝis la ceremonio.

Jen estas kanto de japana kantisto, la temo kaj enhavo rilatas teon.

Tsunenari Tokugawa, la prezidanto de la prepara konsumo de la monda tea festo en la jaro 2016 faris parolon en la ceremonio. Li diris:

(sono 3 tsunenari)

"Mi esperas, ke dank al ĉifoja ceremonio, ni povos prezenti tean ĉarmon al la japanoj kaj la popoloj el la tuta mondo. Mi ankaŭ esperas, ke pli kaj pli multaj homoj povos ami teon."

En Japanio, Shizuoka-ken estas tea urbo. Heita Kawakatsu diris, ke japana teo kaj ĉina teo havas siajn proprajn ĉarmojn, li esperas ke Shizuoka-ken povos deklari teon kiel mondan kulturan heretaĵon, kune kun Hangzhou, urbo de Zhejiang-provinco, tea urbo de Ĉinio.

"Trinkaĵo kaj manĝaĵo kune formas unu sistemo de kulturo. Mi opinias, ke Japanio kaj Ĉinio ne bezonas konkuron sed kunlaboron. Hangzhou estas ĉina tea urbo, Shizuoka-ken estas japana, mi esperas ke ili povos fari kunlaboron. Ĉinio estas fonto de japana teo, do ni dankas Ĉinion, se la du flankoj povos kune deklaris teon kiel mondan kulturan heretaĵon, tio estas bona afero.

Heita Kawakatsu diris,

"La Longjing-teo de Hangzhou estas tre bona. Sed la ĉina teo kaj japana teo havas sian diferencan guston kaj trinkan metodon. Ni povas demandi usonanojn kaj eŭropanojn kiaj estas la diferencoj inter tiuj teoj? Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis, ke germanoj ŝatas trinki verdan teon. Kiam homoj manĝas ĉinajn pladojn, ili trinkas ĉinan verdan teon aŭ wulong-teon, kaj kiam homoj manĝas japanajn pladojn, trinkas japanan teon, ekzemple el Shizuoka-ken. Ni vere volas kunlabori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi teon kaj tean kulturon al la tuta mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin