Novaĵoj (Majo 19)

(GMT+08:00) 2016-05-19 16:55:06     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Mozambiko konsentis establi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro; Ĉinio urĝas Usonon revoki Komunan Rezolucion pri Tajvano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia mozambika paralelulo Filipe Nyusi. La du ŝtatestroj decidis altigi dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco de kunlaboro kaj krei novan situacion por amika kaj reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Mozambiko estas bonaj fratoj kaj bonaj amikoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon kaj egale traktas kaj subtenas unu la alian, kaj ankaŭ bonaj partneroj, kiuj kunlaboras por reciproka profito kaj komuna disvolvado. La tradicia amikeco inter la du landoj devas esti alte taksita. Ĉinio volas altigi la duflankajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco de kunlaboro, profundigi kaj vastigi amikan kunlaboron kun Mozambiko en diversaj kampoj en la kadro de la Dek Planoj de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko por profitigi la du popolojn.

Nyusi diris, ke Mozambiko alte taksas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al sendependeco kaj disvolvado de la lando. La Ĉina-Afrika Kunlabora Iniciato, prezentita de prezidanto Xi en la Johanesburga Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, forte impulsas disvolvadon de Afriko kaj kunlaboron inter la afrikaj landoj kaj Ĉinio. Mozambiko volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, fabrikado, agrikulturo kaj fiŝkaptado, manĝaĵa prilaboro, energio, scienco kaj tekniko kaj infrastrukturo, kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn pliigi investon en la lando.

Merkrede en Pekino Ĉinio kaj Afganio publikigis komunan deklaron, en kiu la du flankoj reasertis subtenon unu al la alia en kampoj de komuna intereso.

La komuna deklaro estis publikigita dum la oficiala vizito de afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah inter la 15a kaj 18a de majo laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Keqiang.

La deklaro diris, ke ambaŭ flankoj promesis firme subteni unu la alian pri ŝtata suvereneco, unueco kaj teritoria integreco, kaj substrekis reciprokan respekton kaj kunlaboron, kun speciala emfazo pri reciproka kompreno kaj subteno en kampoj de komuna intereso.

La afgana flanko reasertis sian devontigon al politiko de unu Ĉinio kaj firman apogon al ĉinaj pozicioj pri demandoj rilataj al Tajvano, Tibeto kaj Xinjiang kaj deklaris, ke Afganio ne permesas al sia teritorio esti uzita de iu ajn forto por ajna separatisma agado kontraŭ Ĉinio.

La deklaro diris, ke la ĉina flanko esprimis sian aprezon por la subteno de Afganio pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj de Ĉinio kaj deklaris, ke Ĉinio respektas kaj subtenas la nacian lukton de la afgana popolo por paco, stabileco kaj ekonomia prospero, kaj la de ili elektita disvolva vojo konforma al naciaj kondiĉoj. La ĉina flanko prezentis la novan disvolviĝon en la Suda Ĉina Maro kaj la ĉinan pozicion. La du flankoj alvokas koncernajn landojn solvi teritoriajn kaj marajn disputojn kaj malkonsentojn per amika konsiliĝo kaj intertraktado laŭ duflankaj interkonsentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Ambaŭ emfazis, ke devas esti respektata la rajto fini disputojn per la rimedoj de propra elekto de la suverenaj ŝtatoj kaj la Ŝtat-Partioj de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro.

Ĉinio merkrede urĝis Usonon revoki freŝan "Komunan Rezolucion", kiu reasertas la Akton pri Rilatoj kun Tajvano kaj la Ses Certigojn kiel la bazŝtonojn de rilatoj inter Usono kaj Tajvano.

Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Usono devas preni efikajn rimedojn por forigi la negativajn efikojn de la Komuna Rezolucio.

Lunde la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la Komunan Rezolucion. Hong diris, ke Ĉinio firme kontraŭstaras. La tiel nomita Akto pri Rilatoj kun Tajvano kaj la Ses Certigoj serioze malobservas la politikon de unu Ĉinio kaj la principojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Hong akuzis Usonon pri interveno en internajn aferojn de Ĉinio. Li urĝis Usonon resti fidela al la promeso pri opono kontraŭ "sendependeco de Tajvano".

Achim Steiner, la plenuma direktoro de Media Programo de UN, diris merkrede, ke de la 23a ĝis la 27a de majo en la kenja ĉefurbo Najrobio okazos la 2a sesio de la Media Asembleo de UN. Tiam reprezentantoj el 173 landoj kunvenos en Najrobio kaj diskutos pri tutmonda medio.

Steiner raportis informojn pri la sesio tiutage en gazetara konferenco en Najrobio. La 2a sesio de la Media Asembleo de UN fokusiĝos pri aerpoluo, kontraŭleĝa komerco de sovaĝaj bestoj kaj plantoj, protekto de oceana medio, kuirejaj forĵetaĵoj, kemiaj eluzitaĵoj kaj aliaj demandoj.

La egipta flugkompanio ĵaŭde faris deklaron, anoncante, ke pasaĝeraviadilo de la kompanio por la flugo de Parizo al Kairo malaperis el radaro je la 2a horo kaj 45 minutoj frumatene en tiu tago.

La flugkompanio diris en la deklaro, ke estis 59 pasaĝeroj kaj 10 deĵorantoj en la aviadilo por la flugo MS804. La aviadilo malaperis el radaro, kiam ĝi flugis je la altitudo de 11 277 metroj kaj estis en la teritoria spaco de Egiptio. La flugkompanio jam informis ĉiujn koncernajn departementojn de Egiptio por komuna serĉado.

Proparolanto de la maldiva Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj Ibrahim Hussein merkrede konfirmis, ke la maldiva registaro decidis rompi siajn diplomatiajn rilatojn kun Irano.

Marde meznokte la Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj kunvokis lokajn amasmediatojn al gazetara konfrenco. Ĝi diris, ke la maldiva registaro opinias, ke la politikoj, kiujn Irano sekvas en la Mezoriento, estas malutilaj al la paco kaj sekureco de la regiono kaj eĉ alportas negativan influon al la stabileco, paco kaj sekureco de Maldivoj, tial ĝi decidis rompi la diplomatiajn rilatojn kun Irano.

La afgana Ministerio de Defendo merkrede diris, ke en la pasintaj 24 horoj la afgana armeo mortpafis 130 membrojn de la armita grupo Talibano.

La Ministerio de Defendo diris en sia deklaro, ke en la lasta tago la ministerio kaj la sekurectrupoj mortpafis 130 talibanajn militantojn, inkluzive de sep komandantoj, vundis 76 kaj kaptis 2 aliajn en komuna operaco.

La deklaro diris, ke la komuna operaco okazis en 18 el la entute 34 provincoj de la lando, kaj la trupoj trovis grandan kvanton da armiloj kaj municioj. La deklaro konfirmis, ke dek armeanoj oferis siajn vivojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin