Novaĵoj (Majo 20)

(GMT+08:00) 2016-05-20 17:14:46     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de majo, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio liberigos 12 milionojn da loĝantoj el malriĉeco per disvolvado de turismo en la venontaj kvin jaroj; okazis Ĉina-Usona Dialogo pri Strategia Sekureco en Vaŝingtono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris paroladon en la inaŭguro de la 1-a Monda Konferenco pri Turisma Disvolvado.

Li diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la pozicio kaj rolo de turismo kaj publikigis serion da leĝoj, reguloj kaj politikoj por akceli reformon kaj disvolvadon de turismo, kun la celo fari turismon strategia kolono de la nacia ekonomio kaj kontentiga moderna servo por la popolo.

Li emfazis, ke en la venontaj 5 jaroj, la ĉina registaro liberigos 12 milionojn da loĝantoj el malriĉeco per turisma disvolvado kaj metos turisman disvolvadon sur elstaran lokon de konstruado de ekologia civilizacio.

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta mozambika prezidanto Filipe Jacinto Nyusi, promesante kunlaboron en industria produktkapablo.

Li diris al Nyusi, ke Ĉinio subtenas la klopodojn de Mozambiko por defendo de nacia sekureco kaj antaŭenigo de nacia repacigo, kaj volas doni helpojn laŭ sia kapablo por plibonigi ekonomian disvolvadon kaj popolan vivtenon de la lando. Li diris, ke Ĉinio subtenas siajn kompaniojn partopreni en infrastruktura konstruado kaj kunlaboro en energio kaj resursoj en Mozambiko kaj volas kunlabori en internacia industria produktkapablo.

Nyusi dankis Ĉinion por ĝia subteno al la sendependeco kaj socia kaj ekonomia disvolvado de la lando. Li diris, ke Mozambiko volas plibonigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en industria produktkapablo, energio kaj minekspluato, agrikulturo kaj turismo.

Ĵaŭde laŭ la loka tempo en Vaŝingtono, Zhang Yesui, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj Antony Binken, ŝtata vicsekretario de Usono kunprezidis la Ĉina-Usonan Dialogon pri Strategia Sekureco. La du flankoj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri demandoj de strategia sekureco.

Ambaŭ flankoj konsentis subteni kontakton per mekanismo de la dialogo inter Ĉinio kaj Usono, pliigi reciprokan fidon, antaŭenpuŝi kunlaboron, konvene solvi diverĝojn kaj akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde, ke malgraŭ tio, ke iu ajn fariĝos la gvidanto de Tajvano, Rusio ne ŝanĝos sian starpunkton, kiu agnoskas nur unu Ĉinion.

Tiutage en la suda rusa urbo Soĉio okazis la pintkunveno memore al la 20a datreveno de la establo de dialoga partnereco inter Rusio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Zakharova faris la rimarkon, responde al demando de raportisto en gazetara konferenco.

Zakharova diris, ke Rusio restas fidela ĉe la opinio, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas ununura laŭleĝa registaro, kiu reprezentas Ĉinion, kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. Rusio oponas ĉian sendependecon de Tajvano.

Merkrede kaj jaŭde en Bruselo konsultiĝaj institucioj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigis rondtablan kunvenon. Ili interŝanĝis opiniojn pri la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo kaj serĉis komunajn punktojn kaj bonajn praktikojn.

La 14a kunveno de la Eŭropunia-Ĉina Civil-Socia Rondtabla Konferenco estis okazigita sub la aŭspicioj de la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato kaj kun la aliĝo de la Ĉina Ekonomia kaj Socia Konsilio.

La komunika platformo estis starigita en 2007 post decido farita en la 9a Eŭropunia-Ĉina Pintkunveno, kiu agnoskis, ke la interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Ĉina Ekonomia kaj Socia Konsilio formis integran parton de rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Temoj en la tagordo de ĉijara kunveno inkluzivis novigon kaj ekonomian disvolvadon en kamparaj regionoj, infrastrukturon kaj investadon en la kunteksto de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la lanĉo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

Ĵaŭde en Bruselo ministroj pri eksterlandaj aferoj el aliancanoj de NATO kaj Montenegro subskribis la aliĝan protokolon, markante la finan etapon de la vojo de tiu lando al membreco de NATO.

Oana Lungescu, proparolanto de NATO, diris en socia mediato, ke ministroj pri eksterlandaj aferoj ĵus subskribis la aliĝan protokolon, kaj Montenegro estas tre proksima al la 29a membro de NATO. La subskribo de la protokolo permesas al tiu malgranda balkana lando partopreni kiel observanto en kunvenoj de NATO.

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de NATO, diris en la komenco de la ĵaŭda kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj, ke de tiu tago Montenegro havos sidlokon ĉe la tablo de NATO kaj partoprenos kiel observanto en kunvenoj de NATO.

Post la subskriba ceremonio en la ĉefstabejo de NATO, montenegra ĉefministro Milo Djukanovic partoprenos unuafoje en kunveno de la Nord-Atlantika Konsilio de NATO.

La protokolo devas esti ratifita de la parlamentoj de ĉiuj 28 membroŝtatoj de NATO. Stoltenberg diris, ke Montenegro fariĝos la 29a membro de la alianco, post kiam ĉiuj aliancanoj ratifos la protokolon.

La 15-nacia konsilio de UN diris en deklaro publikigita al la gazetaro, ke la membroj de la Sekureca Konsilio kondamnas en plej fortaj esprimoj la teroristan atakon kontraŭ aŭtovico de la Multidimensia Integrita Stabiliga Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en Malio proksime al Aguelhok en la regiono Kidal, en kiu kvin blukaskuloj el Ĉadio estis mortigitaj kaj tri aliaj vunditaj.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke terorismo en ĉiaj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. La membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon porti la efektivigantojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj agoj al justico.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kondamnis la atakon kaj alvokis rapidan agadon por porti la efektivigantojn de tiu abomena atako al justico.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin