Laboro promeni kun testudo

(GMT+08:00) 2016-05-22 18:53:26     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de majo la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la usona virino Amalia McCallister lastatempe elstaris el kelkcent konkurantoj kaj sukcesis akiri la laboron promeni kun testudo, kun salajro de dek dolaroj en ĉiu horo.

La virino Amamda Green en la distrikto Harlem de Nov-Jorko havas afrikan dorlotatan testudon 15 kilogramojn pezan, nomatan Henry. Nur en semajnfino Green povas kunporti Henry por eliri promeni, en kio ŝi sin sentas ŝarĝita per kulpo. Tial marte de tiu ĉi jaro Green aperigis afiŝon en la reklama retejo Graigslist, esperante ke oni dum labortagoj kunportos Henry al la Centra Parko por ĝin promenigi.

Henry jam tre famas en sociaj retejoj. En Instagram ĝi havas kelkmil amantojn, kiuj prenis por ĝi la kromnomon Notortoise BIG. Tial, kiam Henry iras ekstere de domo, al ĝi eblas akiri multe da amzorgo. Green esperis ke la dungito povos elturniĝi el tia "famula efiko".

Finfine Green elektis la laborantinon Amalia McCallister el la kompanio Petland Discounts, kiu produktas por dorlotbestoj. Ŝia laboro estas meti Henry en la puŝoĉareton por dorlotbesto, porti ĝin trans kelke da stratoj al la Centra Parko, kaj ĉeesti apude dum Henry libere naĝas. Kaj cetere, McCallister devas garantii la higienon de Henry.

McCallister jam sola portis Henry eksteren du fojojn. Ŝi trovis, ke Henry preferas lokojn kie kreskas herboj kaj leontodoj, ĉar en tiuj lokoj ne estas insekticido kaj ĝi povas manĝi verdajn herbojn. Henry plej ŝatas manĝi leontodojn.

Post duhora promenado en la parko Henry estis remetita en la ĉareton kaj poste ĝi rehejmiĝis en aŭtobuso. McCallister diris, ke ĝis nun ŝi tre ŝatas tiun laboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin