Novaĵoj (Majo 24)

(GMT+08:00) 2016-05-24 16:44:52     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kajkore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 24a de majo. Unueni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esploris en Yichun de la provinco Heilongjiang;malfermiĝis la 69a Monda Asembleo pri Sano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitatode la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping lunde farisesploron en Yichun de la norda ĉina provinco Heilongjiang. Li iris al regionode la Forstkultura Administracio de Shangganling, esploris protekton de naturajarbaroj kaj vizitis loĝejojn de laboristoj por informiĝi pri iliaj laboro kajvivo. Xi emfazis, ke oni devas kaj protekti ekologian medion kaj garantiipopolan vivon dum transformiĝo kaj disvolvado de la arbara regiono.

Xi detale demandis pri daŭripova disvolvadode la forstkultura sektoro post ĉiu-flanka ĉesigo de arbohakado, transformiĝokaj disvolvado de forstkultura sektoro kaj novaj laborpostenoj de lalaboristoj. Li emfazis, ke ekologia medio estas riĉfonto kaj produktforto.

Lunde membro de la Konstanta Komitato de laPolitika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉinaĉefministro Li Keqiang vizitis la du urbojn Shiyan kaj Wuhan de la provincoHubei, suda Ĉinio. Li faris esploron al du grandaj ŝtatposedaj entreprenoj: lalimigita aŭto-kompanio Dongfeng kaj ŝtalfera kompanio Wuhan. Dum la esploro, Liemfazis, ke la elirejo de ŝtatposedaj entreprenoj estas reformo, kaj lakompanioj devas garantii transposteniĝon de laboristoj dum solvado de lademando pri troa produktkapablo.

Lunde en Taŝkento uzbeka prezidento IslamKarimov renkontiĝis kun Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj.

Karimov petis Wang transdoni lian salutonal ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke li avide atendas la ĉeeston de Xial la Taŝkenta Pintkonferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Uzbekio volasklopodi kun Ĉinio por altigi nivelon de la strategia partnereco inter la dulandoj, fortigi ampleksan reciprokprofitan kunlaboron kaj akceli disvolvadon dela Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Wang transdonis bondezirojn de prezidantoXi Jinping al Karimov. Li diris, ke post kiam la du ŝtatestroj anoncis establonde strategia partnereco, la duflankaj rilatoj akiris gravan progreson. Ĉiniovolas labori kun Uzbekio por altigi la strategian partnerecon al nova nivelokaj malfermi novan perspektivon de reciprokprofita kunlaboro.

La 69a sesio de la Monda Asembleo pri Sanomalfermiĝis lunde matene en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Reprezentantoj de194 membroj de la Monda Organizo pri Sano fokusiĝos al la tagordo dekontinuigebla disvolvado 2030 kaj urĝa respondo al okazaĵoj pri publika sano.La sesio, kiu daŭros ses tagojn, adoptos plurajn rezoluciojn aŭ decidojnkoncernajn al publika sano de la mondo.

La Monda Asembleo pri Sano, plej altadecidfara organo de la Monda Organizo pri Sano, ĝenerale okazas maje en Ĝenevo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lundepublikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante kelkajn teroristajnatakojn tiutage en marborda regiono de Sirio kaj urĝante ĉiujn partiojn de lalando observi interkonsenton pri batalhalto.

Ladeklaro diris, ke Ban kondamnis la teroristajn atakojn, kiuj okazis en lamarbordaj urboj Tartous kaj Jableh, kaj esprimis sian maltrankvilon prieskaladiĝo de militaj agoj en la regionoj ĉirkaŭ la ĉefurbo Damasko. Li diris,ke perfortoj en Daraya, Aleppo kaj Idlib rezultigas pli kaj pli da mortoj kajvundoj. Li refoje urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto en Sirio eviti atakojnkontraŭ civiluloj, kaj emfazis, ke efektivigantoj de tiaj atakoj devas estiportitaj al justico.

Liatentigis ĉiujn partiojn de la lando haltigi malamikajn agojn laŭ la rezolucio2268 de la Sekureca Konsilio de UN, kaj alvokis, ke ĉiuj koncernaj landojrezolute agu por fini la sirian krizon.

Marde frumatene rusa prezidento VladimirPutin telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel, francaprezidento Francois Hollande kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko. Ilidiskutis pri la situacio en orienta Ukrainio kaj unuanime substrekis striktanefektivigon de batalhalto en orienta Ukrainio.

La retejo de la rusa registaro raportis, kePutin postulis en la telefona konversacio, ke la armeo de la ukraina registarohaltigu bombardon al la regiono sub la regado de armitaj ribeluloj en Donbas.Li emfazis, ke ŝlosilo por solvado de la orient-ukraina krizo estas realigirektan dialogon inter la ukraina registaro kaj reprezentantoj de la armitajribeluloj en Donecko kaj Luhansko.

Lagvidantoj unuanime opiniis, ke estas necese doni pli da rajtoj al la komitatopor kontrolado de batalhalto en orienta Ukrainio sub la Organizo por Sekurecokaj Kunlaboro en Eŭropo por pliigi la efikecon de laboro kaj certigi striktanefektivigon de la interkonsento pri batalhalto.

De la 23a ĝis la 25a de majo usonaprezidento Barack Obama oficiale vizitas Vjetnamion, invitite de vjetnamaprezidanto Tran Dai Quang. Obama estas la tria usona prezidento, kiu vizitasVjetnamion post renormaliĝo de rilatoj inter la du landoj.

Lunde matene Quang interparolis kun Obama, kajposte ili kune okazigis gazetaran konferencon. Ili ambaŭ substrekis pliigon dekunlaboro en komerco, scienctekniko kaj komuna agado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.La du flankoj subskribis plurajn interkonsentojn de kunlaboro. Obama diris, keUsono komplete nuligos armilan embargon kontraŭ Vjetnamio.

Marde posttagmeze Obama interparolisrespektive kun ĉefministro Nguyen Xuan Phu kaj ĝenerala sekretario de la CentraKomitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahulunde refoje rifuzis la proponon de Francio pri okazigo de internaciakonferenco pri paco por antaŭenigi pacan intertraktadon inter Palestino kajIsraelo.

Tiutage Netanyahu interparolis kun vizitantafranca ĉefministro Manuel Valls. Li diris en gazetara konferenco antaŭ lainterparolo, ke por realigi pacon inter Israelo kaj Palestino, li volas rekteintertrakti kun palestina prezidento Mahmoud Abbas kaj diskutos kun li pri ĉiujdemandoj, tamen okazigo de internacia konferenco ne helpos realigi pacon interIsraelo kaj Palestino.

Netanyahu emfazis, ke rekta intertraktadointer Palestino kaj Israelo estas la sola vojo al realigo de paco, sed okazigode internacia konferenco evitigos al Palestino rektan pacintertraktadon kunIsraelo.

Valls diris, ke Francio bonvenigas lastarpunkton de Israelo pri rekta pacintertraktado kun Palestino. Li klarigis,ke Francio proponis la pacan iniciaton por kunigi komunajn konsentojn de lainternacia komunumo kaj akceli realigon de paco inter Israelo kaj Palestinosurbaze de du-ŝtata solvo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin