Okazis 8-a Ĉina-Korea Altnivela Dialogo de Mediatoj

(GMT+08:00) 2016-05-24 13:15:06     Redaktoro:Mirinda

La 23an de majo en Seulo, okazis la 8-a Ĉina-Korea Altnivela Dialogo de Mediatoj, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Liu Qibao kaj sudkorea vicĉefministro Lee June-Sik ĉeestis la eventon kaj respondeculoj el pli ol 20 ĉinaj kaj sudkoreaj ĉefaj mediatoj partoprenis en la dialogo.

La dialogo temas pri "Profundigo de Ĉina-Korea mediata kunlaboro kaj akcelo de partnereco". En la evento, respondeculoj el ĉefaj mediatoj de la du landoj diskutis pri lastatempaj atentataj eventoj kaj kunlaboroj inter la du flankoj. Vicestro de Ĉina Radio Internacia Hu Bangsheng diris, ke kunlaboroj inter mediatoj de la du landoj malrapide evoluas ol tiuj de ekonomio, komerco kaj turismo inter la du landoj, kaj ne kontentigas bezonon de la du popoloj kaj de industria disvolvado. Ĉifoje Ĉinio kaj Sud-Koreio devas sufiĉe ludi superecon de informatika industrio, kapti ŝancon de la kvara industria revolucio, krei bonan figuron de Azio kaj gvidi evoluan tendencon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin