Novaĵoj (Majo 25)

(GMT+08:00) 2016-05-25 17:09:27     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 25a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉefministro Li Keqiang stimulas fremdan investadon en centra kaj okcidenta Ĉinio; la Ŝanhaja Kunlabora Organizo subtenas pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke li bonvenigas fremdan investadon en Ĉinio, precipe en centra kaj okcidenta regionoj.

Li interparolis kun komercaj gvidantoj intertempe de la Pintkunveno de la Ĉina Grand-Datuma Industrio kaj la Pintkunveno de la Ĉina Elektronik-Komerca Novigo kaj Disvolvado en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio.

Li diris al ili, ke estas malegaleco de disvolvado inter orientaj kaj landinternaj regionoj, kaj la lastaj havas grandan potencialon en kreskado kaj montras multajn ŝancojn de investado. La ĉefministro diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la protekto de intelekta proprieto kaj komercaj sekretoj. Ĝi plifortigos retsekurecon kaj kreos egalan komercan medion por enlandaj kaj alilandaj firmaoj. Li diris, ke rapida disvolvado de granda datumaro, nuba komputado kaj la kunhavebla ekonomio estas favora al novaj ekonomiaj motoroj. Ĉinio integros grandan datumaron kaj la Interreton kun manufakturado por altgradigi tradiciajn industriojn. Li aldonis, ke Ĉinio antaŭenpuŝos plu amasan novigon kaj entreprenadon kaj kreos justan ludkampon por kreskantaj kompanioj. Marde post la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Rashid Alimov, ĝenerala sekretario de la organizo, faris deklaron pri problemo de la Suda Ĉina Maro.

La deklaro diris, ke la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo opinias, ke protekti kaj certigi pacon kaj stabilecon de Azi-Pacifiko kaj la Suda Ĉina Maro havas gravan signifon. Ili komprenas kaj subtenas la penojn de la ĉina registaro por regionaj paco kaj stabileco kaj apogas regionajn landojn realigi pacan, amikan kaj stabilan medion de la Suda Ĉina Maro. La membrolandoj de la organizo kelkfoje deklaris, ke ili subtenas la fundamentajn principojn de la Ĉarto de UN, la Konvencion de UN pri la Leĝo de la Maro, la Kvin Principojn pri Paca Kunekzisto kaj aliajn internaciajn leĝojn por solvi la problemon pri la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke landoj ekster la regiono devas respekti la klopodojn de la regionaj landoj por paco kaj stabileco de la regiono, sed ne devas detrui regionajn regularojn kaj ordon nek devas disturbi regionajn pacon kaj stabilecon.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al demando pri parolo de usona prezidento Barack Obama, kiu diris dum prelego en Vjetnamio, ke Usono ne estas teritoria pretendanto, tamen ĝi konservos liberecon de navigado kaj regionan ordon kune kun siaj aliancanoj, kaj la suvereneco de ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, devas estis protektata kontraŭ atenco; grandaj landoj ne devas minaci la malgrandajn.

Hua diris, ke ĉiam, kiam Usono mencias la demandon pri libereco de navigado, ĝi devas fari la koncepton klara, ĉu la menciita libereco de navigado estas tiu por ĉiuj landoj laŭ internacia leĝo aŭ libereco por la usona despoteco. Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj atingis serion da duflankaj kaj regionaj interkonsentoj por solvi disputojn per konsiliĝo kaj protekti pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro, kaj tio fariĝis grava bazo de la reguloj kaj ordo en la Suda Ĉina Maro. Krome, Ĉinio opinias, ke la grandeco de landoj ne devas esti la sola aŭ ĉefa bazo por juĝado de iu lando.

Marde en Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio, dum la intertempo de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi faris interparolon kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov.

Wang diris, ke rusa prezidento Vladimir Putin vizitos Ĉinion, kaj Ĉinio volas intime kunlabori kun Rusio por certigi gravajn rezultojn de la vizito de Putin kaj altigi la ĉina-rusan plenampleksan strategian partnerecon al nova nivelo. Ĉinio kaj Rusio devas rapidigi integradon de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio por pli frue akiri fruktojn.

Tiutage en Taŝkento Wang diris al raportistoj post la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ke komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono devas esti la kerno de la ĉina-uzbeka kunlaboro.

Wang diris, ke dum la oficiala vizito en Uzbekio, li renkontiĝis kun uzbeka prezidento Islam Karimov, kaj li ankaŭ faris fruktodonan interparolon kun uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ili atingis vastan konsenton pri la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Palestina ĉefministro Rami al-Hamdallah marde rifuzis la proponon de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri rekta intertraktado inter la du flankoj, kritikante la israelan flankon pri prokrasto.

Tiutage en la urbo Ramallah en Cisjordanio, al-Hamdallah okazigis gazetaran konferencon kun vizitanta franca ĉefministro Manuel Valls post interparolo. Li diris, ke Netanyahu intencis fari "prokraston". Li alvokis, ke la internacia komunumo donu premon al Israelo por ke ĝi partoprenu en internacia konferenco pri paco, kiu estis planita por aŭtuno de la kuranta jaro. Li diris ankaŭ, ke la internacia komunumo superrigardu efektivigon de palestina-israela interkonsento pri paco kaj garantiu, ke Palestino atingu la celon fondi ŝtaton.

Netanyahu diris lunde en gazetara konferenco antaŭ interparolo kun Valls, ke li volas rekte intertrakti kun palestina prezidento Mahmoud Abbas. Tamen li asertis, ke okazigo de la internacia konferenco pri paco ne helpos realigon de paco inter Israelo kaj Palestino.

Kunveno pri helpaj aparatoj por handikapuloj marde okazis kadre de la 69a sesio de la Monda Asembleo pri Sano. La kunveno, kunorganizita de Ĉinio, Pakistano, Ekvadoro, Korea Respubliko, Usono kaj aliaj 3 landoj, direktas la atenton al plivastigo de la alirebleco de helpaj teknikoj kaj produktoj en la mondo, antaŭenpuŝi ĉirilatan kunlaboron kaj preni la sektoron de la helpaj aparatoj kiel enirpunkton kaj gravan kampon de la kunlaboro.

Pli ol 100 reprezentantoj el membroj de la Monda Organizo pri Sano, institucioj de UN kaj neregistaraj organizoj ĉeestis la kunvenon. Susan Rose Hill, estro de departemento pri bazaj medikamentoj kaj sanigaj produktoj en la Monda Organizo pri Sano, diris, ke multaj handikapuloj estas ekskluzivaj je normalaj sociaj aktivecoj pro manko de la subteno de helpaj aparatoj. Ŝi diris, ke la Plano pri Kunlaboro en Helpa Tekniko tra la Mondo, iniciatita de la Monda Organizo pri Sano, celas helpi al tiuj homoj akiri kostelteneblajn helpajn aparatojn.

Vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj Jia Yong diris, ke Ĉinio jam establis reton de helpaj aparatoj tra la tuta lando, kiu servas al miliono da handikapuloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin