Ĉefministro stimulas fremdan investadon en centra kaj okcidenta Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-05-25 14:37:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke li bonvenigas fremdan investadon en Ĉinio, precipe en centra kaj okcidenta regionoj.

Li interparolis kun komercaj gvidantoj intertempe de la Pintkunveono de la Ĉina Grand-Datuma Industrio kaj la Pintkunveno de la Ĉina Elektronik-Komerca Novigo kaj Disvolvado en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio.

Li diris al ili, ke estas malegaleco de disvolvado inter orientaj kaj landinternaj regionoj, kaj la lastaj havas grandan potencialon en kreskado kaj montras multajn ŝancojn de investado. La ĉefministro diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la protekto de intelekta proprieto kaj komercaj sekretoj. Ĝi plifortigos retsekurecon kaj kreos egalan komercan medion por enlandaj kaj alilandaj firmaoj. Li diris, ke rapida disvolvado de granda datumaro, nuba komputado kaj la kunhavebla ekonomio estas favora al novaj ekonomiaj motoroj. Ĉinio integros grandan datumaron kaj la Interreton kun manufakturado por altgradigi tradiciajn industriojn. Li aldonis, ke Ĉinio antaŭenpuŝos plu amasan novigon kaj entreprenadon kaj kreos justan ludkampon por kreskantaj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin