La UK-o en la urbo Nitra jam komenciĝas

(GMT+08:00) 2016-05-25 10:00:51     Redaktoro:Pluveta

La urbo Nitro vere kunlaboras kaj helpas pri informado pri la UK 2016 kaj Esperanto. Jam nun oni trovos en la urbocetro afiŝegojn pri la kongreso en la slovaka kaj Esperanto. Ankaŭ la "trajneto" kiu dum la tuta alventago, la 23-a de julio, senpage portados kongresanojn de la stacidomo al la kongresejo reklamas jam Esperanton.

Ankaŭ vi povas helpi varbi kaj reklami UK-n, ekzemple uzante reklamrubandojn (troveblajn ĉe: http://www.nitra2016.sk/elsxutejo/) en viaj blogoj/retejoj.

Indas partopreni!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin