Hangzhou intense sin preparas por Pintkunveno de Grupo 20

(GMT+08:00) 2016-05-26 13:19:27     Redaktoro:Yu Rongkang

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de tiu ĉi jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio. La 27a de majo estos la 100a tago retrokalkule antaŭ okazigo de la kunveno.

La Grupo 20 estas neoficiala forumo. Ĝi celas puŝi la evoluintajn landojn kaj emerĝantajn ekonomiojn fari publikajn konstruemajn diskutojn kaj esplorojn pri esencaj demandoj por serĉi kunlaboron kaj akceli financan stabilecon kaj kontinuan ekonomian kreskon. La membroj de la grupo inkluzivas Usonon, Germanion, Rusion, Brazilon, Ĉinion kaj aliajn 15 landojn, kaj tiuj landoj okupas 90% de la monda ekonomio kaj 80% de la monda komerco.

Por sukceso de la pintkunveno, Hangzhou komencis konstrui rilatajn konferencejojn kaj loĝejojn de ĉinaj kaj alilandaj gvidantoj, plibonigi la medion kaj fortigi sekurecgardon. Ankaŭ la lokanoj montris entuziasmon pri la pintkunveno. Ili opiniis, ke la pintkunveno estas bona okazo por rekomendi la belan turisman urbon al la mondo.

Pli ol 6 000 volontuloj el Hangzhou sin anoncis aliĝi al servo dum la pintkunveno en septembro.

Mondaj gvidantoj inkluzive de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama ĉeestos ĉi-jaran pintkunvenon de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin