Ĉefo de UN urĝas KDPR haltigi provokojn

(GMT+08:00) 2016-05-26 18:29:34     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon ĵaŭde urĝis Korean Demokratian Popolan Respublikon haltigi provokojn kaj reveni al la vojo de observo de internaciaj devoj.

Ban diris en ĉeftona parolado en la malferma ceremonio de forumo en la sud-korea ferieja insulo Jeju, ke li volas urĝi Pjongjangon fini provokojn kaj reveni al la direkto de observo de internaciaj devoj.

Lokaj komunikiloj raportis, ke Ban diris, ke se la streĉiteco en la Korea Duoninsulo plialtiĝos, ĝi influos la regionojn ekster la Nordorienta Azio, kaj ke li volas fari kontribuojn iamaniere kiel ĉefo de UN kaj individuo.

Ban diris, ke amikaj interkoreaj rilatoj ludos tre gravan rolon en konservado de paco por ĉiam en la tuta regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin