Ĉinio kaj Vjetnamio kapablas solvi rilatajn disputojn per konsiliĝo

(GMT+08:00) 2016-05-26 20:15:12     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas tradiciaj bonaj najbaroj kaj havas saĝon kaj kapablon solvi rilatajn disputojn per intertraktado kaj konsiliĝo por profitigi la du popolojn.

Lastatempe vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc diris, ke Vjetnamio ne intencas grandigi militan ekziston en la Suda Ĉina Maro kaj volas serĉi pacan solvadon de disputoj. Li aldonis, ke Vjetnamio volas labori kun regionaj kaj strategiaj partneroj por konservi regionan sekurecon.

Hua diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke teritoriaj kaj maraj disputoj devas esti solvitaj de rekte koncernataj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo surbaze de respekto al historiaj faktoj kaj laŭ internacia leĝo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio spertis sukcesan praktikon en solvado de similaj disputoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin