Ĉinio adimiras starpunktojn de Vanuatuo, Lesoto kaj Palestino pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-05-27 14:26:26     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde en gazetara konferenco, Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte admiras la justajn starpunktojn de registaroj de Vanuatuo, Lesoto kaj Palestino.

Hua diris, ke ĉiuj homoj kaj landoj, kiuj ne havas privatajn politikajn interesojn kaj konas la historion de la Suda Ĉina Maro, komprenas kaj subtenas la justan starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro. Fakte, pli kaj pli multaj landoj kaj organizoj esprimis komprenon kaj subtenon al Ĉinio per deklaroj aŭ duflankaj kanaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin