Xi Jinping interparolis kun Pranab Kumar Mukherjee

(GMT+08:00) 2016-05-27 15:05:50     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun hinda prezidento Pranab Kumar Mukherjee. Ili konsentis kune peni por daŭrigi la ĉina-hindajn bonajn tradiciojn pri kulturaj interŝanĝoj, fortigi dulandan ampleksan kunlaboron, antaŭenpuŝi ĉina-hindan strategian kunlaboran partnerecon al nova nivelo, antaŭenpuŝi la duflankan disvolvon kaj fari kontribuon al paco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo.

Xi diris, ke en la pasintaj jaroj, ĉina-hindaj rilatoj eniris en rapiddisvolvan periodon. La du flankoj konsentis profundigi amikecajn rilatojn pri la strategia kunlaboro pri paco kaj prospero, konstrui pli intimajn dulandajn disvolvajn rilatojn, faris kompletajn strategiajn planojn kaj klarigis kunlaboran kadron. Nun, la du flankoj devas teni disvolvan direkton de ĉina-hindaj rilatoj, garantii najbarlandan amikecon kaj vastigi kunlaborajn kampojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin